Reen
Возвращение в Панджруд (Hardcover, rusa language, 2013, ОГИ) Neniu takso

Andrej Volos, “Reveno al Panĝrudo”. Eldoneja priskribo: “Longa estas vojo el Buĥaro al Panĝrudo, speciale …

– Jes, – singarde kapjesis Rudaki’. – Domaĝe ja, sed laŭ la preceptoj de la Profeto ĉia bildo estas idolo. Kaj krome, tage de la lasta juĝo vivaĵoj elpentriĝos por postuli siajn animojn de tiuj, kiuj pentris ilin, kaj se la pentrinto ne sukcesos plenumi tion, li estas kondamnita bruli en infera flamo.

– Mi scias! – forsvinge gestis Nazr’. – Tiel ja estas. Kaj la kuzo de la Profeto, Abdalah ibn Abas, gardu Alaho lian nomon en eterna pureco, rekomendis bildigi vivulojn aŭ senigitajn de kapo, por ke ili ne ŝajnu vivaj, aŭ tiel, ke ili similu al floroj. Sed mi deziras vidi min nek senkapa, nek aspekte de kamomilo aŭ eĉ rozo.

Возвращение в Панджруд de  (31%)