aŭtunido citis Children of Ruin de Adrian Tchaikovsky
Averto pri enhavo Kia optimisma, homama komenco! (intrigmalkaŝo pri la komenco de la serio)
El la surteraj biomoj ĝi ŝajnis la plej loĝata, ankaŭ – kie antropocentra okulo povus eble vidi evoluon strebanta krei ion plian. Kaj tio estis iluzio, certe. Verŝajne, la grandaj fontoj de evolua aktiveco estis alie, kaj, sen ekstera influo, ia nova granda ondo de disvolviĝo venus el la profunda maro aŭ de la flugantaj estaĵoj en la supra atmosfero. Sed ne gravas, nun. Ni povas nur observi la estanton antaŭ ke ni komencos detrui la estonton.
— Children of Ruin de Adrian Tchaikovsky (8%)
La kapitano ne malpravas, tamen. Mi ne scias, kiom da tiuj ĉi estaĵoj sukcesos supervivi, sed se ili ne formortos, ĝi estos nur dank’ al tio, ke pli malpli tuta homaro formortos unue (tuj komence de la unua libro de la serio, do ĝi ne estas granda malkaŝo).