... la roso sur la flavaj folioj ekbrilis, kaj teksitaj filandroretoj okulumis sur ĉiuj arbustoj.
Ĉu okulumis? Laŭ PIV, okulumi estas “ĵeti rigardon, eventuale amdeziran, al iu.” Ĝi sonas kiel stranga okupiĝo por araneaĵo, ĉu oni vere uzas la vorton tiel? Ŝajnas anglismo al mi.
La originalo estas “the dew upon the yellow leaves was glimmering, and the woven nets of gossamer twinkled on every bush”. Parenteze, mi ne multe ŝatas “ekbrilis” por “was glimmering” (kial “ek-”?), sed revenante al la araneaĵo, “trembrili” aŭ “brileti” ripetus la ĵus uzitan -bril, sed kial ne “flargretis” por tiu twinkle?
