... sed tia estis la lando Rivendelo, ke baldaŭ la tutaj timo kaj antaŭzorgo estis levitaj de sur iliaj mensoj. La estonteco, ĉu bona ĉu misa, ne estis forgesita, sed ĉesis regi la estantecon. Sano kaj espero fortiĝis en ili, kaj ili estis kontentaj pri ĉiu bona tago kiam ĝi alvenis, ĝuante ĉiun manĝon, ĉiujn vortojn kaj kantojn.
Mi volas en Rivendelon...
