Reen
Bitcoin kaj Esperanto (Paperback, Esperanto language, 2023) 4 steloj

Bonvenon al Bitmono kaj Esperanto! Mia celo kun ĉi tiu libro ne estas analizi la …

Mi kovras la orelojn

2 steloj

Mi legis la senpagan PDF-an version de ĉi tiu libro ĉar la aŭtoro rekte sendis ĝin al mi kaj iomete insistis. Ĝi estas mallonga kaj honeste mi legis ĝin rapide kaj ne tute atente.

La libro estas en du partoj. La unua parto estas respondoj al la kutimaj kritikoj de Bitmono kaj la dua parto estas rekta citado de konversacio inter la aŭtoro kaj anonimulo ĉe socia reto kiu kontraŭas uzon de Bitmono. Fakte la anonimulo plejparte parolas pri la samaj kutimaj kritikoj de la unua parto, do la argumentoj iom ripetiĝas. Mi trovas ke la formato jam estas tre negativa kaj preskaŭ agresa, kio ne ŝajnas al mi tre bona maniero konvinki iun pri io ajn. Oni havas la impreson esti en trinkejo kaj iu nekonatulo aperas sen invito por disputi kun vi pri sia preferata temo. Mi pensas ke estus pli konvinke havi iun pozitivan mesaĝon pri kiel Bitmono povus konkrete esti bona por mia vivo aŭ por la homaro ĝenerale, anstataŭ nur defenda debato.

La alia pli unika flanko de ĉi tiu libro estas la komparo inter la esperanta movado kaj la movado por Bitmono. La diskuto ĉefe temas pri kiel oni povas uzi la ekzemplon de esperanto por kompreni kiel antaŭenigi Bitmonon. La komparo estas interesa sed la libro ne tre detaligas la ideon, eble ĉar fine la paraleloj inter la du movadoj havas limon, ĉar la celoj fine estas tute malsamaj.

La libro povus profiti de provlegado aŭ helpo de sperta esperantisto por korekti la lingvajn erarojn. Kompreneble ne multe gravas se estas kelkaj eraroj se almenaŭ la mesaĝo ankoraŭ estas komprenebla. Tamen mi foje renkontis frazojn pri kiuj mi devis vere cerbumi por kompreni la signifon, ekzemple “estas novaĵraportoj la tutan tempon pri bitcoin akiranta hakita”. Nur post kiam mi enmense tradukis la vortojn al la angla mi povis kompreni tion.