Reen
Inès en Okcitanio (Paperback, Esperanto language, Espéranto France) 3 steloj

Inès alvenas al Okcitanio, regiono sude de Francio, por studi. La junulino ŝatas la tiean …

Bona sed tro mallonga

3 steloj

Plaĉis al mi legi ĉi tiun libron. Tamen mi pensas ke ĝi estas tro mallonga por vendi je la prezo de romano. Ĝi estas ĉe la limo inter romano kaj novelo. Mi supozas ke tio estas ĉar ĝi celas esti por progresantoj kaj eble estus malfacile por ili legi longan tekston. Aliflanke mi ne trovis ke la lingvaĵo en la libro estis iel ŝanĝita por esti pli facila por lernantoj. Male ĝi ŝajnas al mi tute natura. La rakonto havas ĉion kion oni atendas de krimromano, t.e., krimo kun indikoj kiuj gvidas onin al unu konkludo kaj sekve estas surpriza alia fino. Tamen mi pensas ke la fino venas tro rapide. Unu rolulo subite rakontas la veron sen ke oni vidas la procedon pri kiel ri trovis tiujn informojn. Oni ne havas la eblon amuzi sin farante hipotezojn pri la vero dum la rakonto malkaŝas pli kaj pli da indikoj kiel en aliaj krimromanoj.

La lingvaĵo estas flua kaj plaĉa. Mi rimarkis neniun lingvan eraron. Ankaŭ la roluloj estas interesaj kaj havas personecojn anstataŭ esti nur iloj por antaŭenigi la rakonton. Mi ŝatus legi aliajn rakontojn pri ili. Aliflanke mi pensas ke kelkfoje la maniero rakonti iom stumblas. Ekzemple ni vidas la mondon tra la okuloj de la ĉefrolulo Inès kaj ni kutime scias ŝiajn pensojn. Je iu momento ŝi subite anoncas al iu ke ŝi havas bakterian infekton sube kaj ŝi kvazaŭ maltrankvilas ĉar ŝi ne havas monon por kuraciĝi. Tio iom ĵetis min el la rakontado ĉar mi ne plu sentis ke mi estas en la kapo de Inès ĉar estis neniu alia mencio de ŝiaj maltrankviloj pri tio antaŭ la anonco.

Resume mi pensas ke la libro estas leginda, sed nur kiel unuvespera distraĵo. Mi esperas iam legi pli longan romanon de la sama aŭtoro.