Reen
Fieraj koroj (Paperback, Esperanto language, Espero) Neniu takso

Enrigardo en la studentan vivon en la Ĉeĥoslovakio de la jaroj 1930.

El la ĉeĥlingva …

Kutime mi ŝatas trovi nekonatajn vortojn dum legado ĉar tiel mi plivastigas mian vortprovizon en ĝuinda maniero. Tamen, ĝenas min trovi vortojn en Esperanta teksto, kiuj ne troveblas en ĉefaj vortaroj, tiel ke mi ne povas guste kompreni la celon de la aŭtoro. Mi legis nur kelkajn paĝojn de ĉi tiu traduko kaj mi jam plurfoje embarasiĝis en tiajn vortojn kaj esprimojn:

  • "… [li] atenteme levas elitrojn de sia ĵaketo" (ĉu oni celas roversojn?)
  • "… li preferus libervole kapitulaci walk ower" (mi ne komprenas)
  • oktavano (mi supozas, ke tiu estas lernejano de oka kursojaro)
  • gimnazia patrulo (oni celas instruiston, do ĉu mentoro?)
  • inkporketo (mi tute ne komprenas)
  • vokablo (ĉu simple vorto?)

@persikoreplum Mi unue supozis franclingvan aŭtoron, sed mi ja vidas, ke temas pri ĉeĥa literaturaĵo... Oktavano verŝajne estas lernanto de la oka klaso de gimnazio (do de la 12a klaso entute, verŝajne tio estas la lasta, sed mi ne certas!). "walk ower" saĵnas malĝuste skribita angla esprimo "walk-over" (marŝi super iu). En la franca ekzistas la esprimo "gagner walk-over" (venki pro la neĉeesto de la kontraŭulo). La esprimon "gimanzia patrulo" mi ankaŭ ne komprenas; eble la paŭza gvatisto.