Reen

Hazarde trovita en biblioteko libro pri mastrumado – ĉefe pri mastrumado de homoj. Kvankam mi neniam emis engaĝiĝi en mastrumadon en la komerca kadro, mi pensas, ke la libro bele priskribas la defiojn tiel, ke ankaŭ la mastrumatoj povas profiti el ĝi. La aŭtoroj, tute malsimilaj al mi laŭ sperto kaj aĝo, prezentas tre homan aliron al mastrumado kaj montras, kiel kelko da funkciantaj mitoj povas malbonfartigi entreprenojn kaj organizaĵojn.