Mi ne estas elstara leganto, sed mi faras, kion mi povas. Mi kutime legas en kvar lingvoj (pola, Esperanto, franca, angla) kaj mi provas ĵongli ilin por neniam legi du aferojn en la sama lingvo sinsekve. Ne ĉiam mi sukcesas.
“La Pasinteco de la Tero” (aŭ “Rememoro pri la pasinteco de la Tero”; ĉine 地球往事, angle “Remembrance of Earth's Past”), pli konata sub la nomo de la unua romano “Tri korpoj” (aŭ “La Tri-korpa problemo”; ĉine 三体, angle “The Three-Body Problem”), estas tri-romana serio aŭtorita de la ĉina verkisto Liu Cixin. Mi neniam estis aparte avida ŝatanto de sciencfikcio, kaj krome kelkaj temoj ene de la libroj kaŭzas en mi profundan malkomforton, sed mi tamen senprobleme voris la tutan trilogion.
La tri romanoj estas sufiĉe bone konataj, kaj la interesitoj sendube trovos sen ajna problemo pliajn informojn en la reto, inkluzive la televidan serion kreitan surbaze de ĝi. Mi pensas, ke indas ne limiĝi al la televida formo kaj provi legi ankaŭ la originalan tekston.
La romanoj estas tre… densaj. Estis naive miaflanke supozi, ke la titola tri-korpa problemo estos la centra ideo de la unua parto – male, kvankam …
“La Pasinteco de la Tero” (aŭ “Rememoro pri la pasinteco de la Tero”; ĉine 地球往事, angle “Remembrance of Earth's Past”), pli konata sub la nomo de la unua romano “Tri korpoj” (aŭ “La Tri-korpa problemo”; ĉine 三体, angle “The Three-Body Problem”), estas tri-romana serio aŭtorita de la ĉina verkisto Liu Cixin. Mi neniam estis aparte avida ŝatanto de sciencfikcio, kaj krome kelkaj temoj ene de la libroj kaŭzas en mi profundan malkomforton, sed mi tamen senprobleme voris la tutan trilogion.
La tri romanoj estas sufiĉe bone konataj, kaj la interesitoj sendube trovos sen ajna problemo pliajn informojn en la reto, inkluzive la televidan serion kreitan surbaze de ĝi. Mi pensas, ke indas ne limiĝi al la televida formo kaj provi legi ankaŭ la originalan tekston.
La romanoj estas tre… densaj. Estis naive miaflanke supozi, ke la titola tri-korpa problemo estos la centra ideo de la unua parto – male, kvankam ĝi estis grava parto de unu el la ĉefaj fadenoj, ne temis pri ĝia esenco. Novaj ideoj aperas regule, kaj konvinke kunkreas la mondon prezentatan de la aŭtoro. Estas multe da scienco en tiu fikcio, kaj male al multaj aliaj verkoj tiuĝenraj, la intrigo ne postulas nin tute forgesi pri la realviva fiziko, nur akcepti gravajn fikciajn aldonaĵojn. Krome, estas laŭdinde, ke la aŭtoro pere de la sciencfikcio efektive starigas demandojn rilate al la strukturo de la socio kaj la ambicioj de ajna individuo. La plej gravaj protagonistoj estas tute kutimaj homoj, kiuj subite, pro komplikita situacio, alfrontas la plej grandajn defiojn de la homaro.
Aliflanke, la romanoj ne estas tre facile legeblaj. La unua komenciĝas per tre longa enkonduko kaj historia skizo, bazita sur la reala historio de la kultura revolucio en Ĉinujo; la tria mem estas signife pli longa, kaj en iu momento mi mem perdis ĝian ĉefan fadenon. Tamen la sperto estis brila kaj mi certe rekomendus la serion, aŭ almenaŭ ĝian unuan romanon, al ĉiu kun almenaŭ iometa intereso pri sciencfikcio.
PS. En la unua romano aperas mencio pri Esperanto.