Recenzoj kaj komentoj

Tobiasz 📚

tkubis@libroj.org

Aliĝis je antaŭ 1 jaro, 10 monatoj

Mi ne estas elstara leganto, sed mi faras, kion mi povas. Mi kutime legas en kvar lingvoj (pola, Esperanto, franca, angla) kaj mi provas ĵongli ilin por neniam legi du aferojn en la sama lingvo sinsekve. Ne ĉiam mi sukcesas.

Mastodon: @tobkubis@esperanto.masto.host Retejo: tkubisiowski.eu

Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro

World Is Full of Married Men (Paperback, 1993, Pocket) 2 steloj

Ne ĉio brilanta estas diamanto; ne ĉiu romano remas pri amo

2 steloj

Tiu ĉi libro estas terura laŭ pluraj aspektoj. Legi ĝin povas esti plezure nur se oni akceptas tiun terurteroron surtere kaj ĝui ĝin. Mi trovis ĝin hazarde sur publika librobreto kaj la kovrilo de la pollingva eldono tuj konsciigis min pri la valoro de tiu ĉi verko.

La libro estis verkita en la 1960-aj jaroj kaj ĝi restu tia. Produkto de siaj tempoj, en kiuj la sinteno de viroj rilate al inoj balanciĝas inter nur du ekstremoj: malestimo kaj deziro. La romano rakontas intrigon, en kiu la inoj tamen ne estas pasivaj objektoj por tiuj viraj ludaĉoj. En la fino la rakonto fariĝas pli densa kaj ĝi prezentas valoran lecionon pri tio, ke ekzistas diversaj homaj interagoj, kiujn multaj ŝatus senambigue taksi moralaj aŭ nemoralaj, sed ke finfine gravas honesteco.

Se oni serĉas libron, kiu pretas voriĝi ene de unu vespero sen troa intelekta peno, kaj se oni pretas akcepti …

Tri korpoj – tri densaj noveloj

4 steloj

“La Pasinteco de la Tero” (aŭ “Rememoro pri la pasinteco de la Tero”; ĉine 地球往事, angle “Remembrance of Earth's Past”), pli konata sub la nomo de la unua romano “Tri korpoj” (aŭ “La Tri-korpa problemo”; ĉine 三体, angle “The Three-Body Problem”), estas tri-romana serio aŭtorita de la ĉina verkisto Liu Cixin. Mi neniam estis aparte avida ŝatanto de sciencfikcio, kaj krome kelkaj temoj ene de la libroj kaŭzas en mi profundan malkomforton, sed mi tamen senprobleme voris la tutan trilogion.

La tri romanoj estas sufiĉe bone konataj, kaj la interesitoj sendube trovos sen ajna problemo pliajn informojn en la reto, inkluzive la televidan serion kreitan surbaze de ĝi. Mi pensas, ke indas ne limiĝi al la televida formo kaj provi legi ankaŭ la originalan tekston.

La romanoj estas tre… densaj. Estis naive miaflanke supozi, ke la titola tri-korpa problemo estos la centra ideo de la unua parto – male, kvankam …

komentis pri La memoraĵoj de Julia Agripina de Anna Löwenstein

La memoraĵoj de Julia Agripina (esperanto language, Flandra Esperanto-Ligo) Neniu takso

Plia romano kun historia fono de nia originala aŭtorino, kiu portas nin al la antikva …

Tiu ĉi romano fariĝas pli kaj pli bona kaj plezuriga laŭ ĉiu finlegita ĉapitro. Komence mi taksis la enajn monologojn de la ĉefprotagonisto iel tedaj, ĝene naivaj, kontraste malverŝajnaj al la historia epoko, sed laŭ la progreso de la intrigo mi tre ŝatas, kiel la antaŭaj pensoj kaj spertoj plene klarigas la postajn agojn. Des pli, ke la romiaj tempoj tute ne estas mia intereskampo, kio ĉiam iel staras kiel obstaklo inter mi kaj la “Löwensteinalo” (se uzi Piĉ-an vorton).

Tiel malbona, ke mi ne povis ĉesi legi ĝin

1 stelo

Unu stelo estas tro alta takso por tiu verko.

Mi pensas, ke la plej gravajn malsanojn de tiu romano jam diagnozis Sten Johanson en sia recenzo: www.literaturo.esperanto.net/roman/libr/murdesprec.html

Mi tamen ŝatus aldoni kelkajn problemojn, kiujn mi rimarkis. Temas ĉefe pri la malverŝajneco ne nur de la faktaj kio-oj, sed ankaŭ de la faktaj kiel-oj. Same kiel la intrigo sugestas, ke la aŭtoro neniam ĉeestis enketon pri murdo (kio ja estas bona afero), la dialogoj sugestas, ke li neniam babilis kun homoj. Liaj roluloj parolas pri ĉiutagaĵoj pli komplikece ol profesoroj pri Ŝekspiro en “Usone persone”. Mi pensis, ke la ideo meti parentezon (ja iom evitindan, sed tute pravigeblan, en normala skribita teksto) en dialogon estas kurioza ideo, sed la inventaĵo citi plenan dialogon, kun ĉiuj ekstertemaĵoj kaj parolaj stumblaĵoj, kadre de alia dialogo estas por mi iom tro.

Mi dirus, ke la lingvaĵo samtempe iagrade savas la romanon, ĉar la vortprovizo …