Tobiasz 📚 recenzis Les Bateaux sur la terrasse de Jessé Rémond Lacroix
Ĉu vere romano?
4 steloj
Sur la kovrilo la eldonisto promesas, ke temas pri romano. La aŭtoro tamen klare estas la rakontanto de la eventoj kaj ni havas sufiĉe klarajn kialojn supozi, ke plej multaj el ili vere okazis. Kaj eble ĝuste tial tiu libro trafas min tiel profunde. Ĝi estas literature lerta libro, eĉ se eble ne elstara. Kelkaj ĉapitroj ŝajnas ne havi klaran celon, sed la esencaj elementoj estas prezentitaj tre, tre bone. Du fojojn mi ekploris, legante ĝin (en la ĉapitro “0.” kaj en la lasta ĉapitro) – tamen eble pli pro la similaĵoj inter la travivaĵoj de la aŭtoro kaj la miaj, ol pro la literaturaj kvalitoj de la verko. Ĝi eble ne estas nepra legaĵo, sed certe inda.
