Reen
Nie zdążę (Paperback, 2019, Dowody na Istnienie) 2 steloj

Można streścić tę książkę za pomocą liczb: Prawie 14 milionów ludzi w Polsce jest wykluczonych …

Granda desaponto

2 steloj

Mi ne memoras, kiam laste mi legis tiel malbonan libron. Ĝi traktas la tre gravan temon de publika transporto kaj transporta ekskludo en Pollando. Pro la temo ĝi ricevas du stelojn de mim. Tamen mi sentas, ke la prezento estas tiel ĥaosa, ke ne eblas ekscii ion ajn utilan el la libro. Se mi antaŭe ne sciintus pri la afero el aliaj libroj (kaj ve, ekzistas pli bonaj libroj ĝuste pri tiu temo, kelkaj estas eĉ citataj en tiu ĉi), mi nenion lernus de tiu ĉi.

Sed nu, foje oni devas legi malbonan libron por poste kapabli aprezi la bonajn.