Reen

Tiel malbona, ke mi ne povis ĉesi legi ĝin

1 stelo

Unu stelo estas tro alta takso por tiu verko.

Mi pensas, ke la plej gravajn malsanojn de tiu romano jam diagnozis Sten Johanson en sia recenzo: www.literaturo.esperanto.net/roman/libr/murdesprec.html

Mi tamen ŝatus aldoni kelkajn problemojn, kiujn mi rimarkis. Temas ĉefe pri la malverŝajneco ne nur de la faktaj kio-oj, sed ankaŭ de la faktaj kiel-oj. Same kiel la intrigo sugestas, ke la aŭtoro neniam ĉeestis enketon pri murdo (kio ja estas bona afero), la dialogoj sugestas, ke li neniam babilis kun homoj. Liaj roluloj parolas pri ĉiutagaĵoj pli komplikece ol profesoroj pri Ŝekspiro en “Usone persone”. Mi pensis, ke la ideo meti parentezon (ja iom evitindan, sed tute pravigeblan, en normala skribita teksto) en dialogon estas kurioza ideo, sed la inventaĵo citi plenan dialogon, kun ĉiuj ekstertemaĵoj kaj parolaj stumblaĵoj, kadre de alia dialogo estas por mi iom tro.

Mi dirus, ke la lingvaĵo samtempe iagrade savas la romanon, ĉar la vortprovizo estas efektive riĉa, sed mi konstatis, ke en pluraj okazoj mi bezonis rapidan “retrotradukon” en la francan por kompreni, kion celis la aŭtoro. Tiu tekniko estas tamen danĝera, ĉar ĝi malkaŝas interalie, ke la ĉefrolulo Hammerkopf efektive estas martelkapulo.

La romano publikiĝis en 1988, kaj ĝi klare estis stiligita por memorigi pri la antaŭaj tempoj, do mi ne vere rajtas riproĉi tion al la aŭtoro, sed… la mondo prezentita en la libro estas tiel, hm, eksmoda, ke mi ĝojas pro tio, ke mi naskiĝis en la posta jardeko.

Tamen mi devas fine aprezi, ke pro la malverŝajneco la romano fariĝas multe pli interesa. Normale en krimromano mi sekvus la intrigon – en tiu ĉi romano mi kun granda intereso sekvis, kiel nelogikajn paŝojn faras la roluloj. Dum la legado mi plurfoje pensis, ke la romano ege bezonintus redaktoron – bonan, aŭ nur ajnan – sed redakt(or)ado pli intervena ol sola korekto de tajperaroj forigus tiun ĥaosan kvaliton de la libro. Do, eble tamen ni ĝoju pro la manko de redaktoro. Tiel almenaŭ por la pura ĝuo de ĥaoso mi povas rekomendi la libron.