Reen

@zughy @Pare@libroj.org Nekredeble!
La du verboj "ŝati", kaj "verki" ne estas tre facilaj por italoj...🤔

Mi provas klarigi por italo...

"mi ŝatas libron" signifas ke "la libro plaĉas al mi".

"mi verkis libron" signifas "mi estas aŭtoro de la libro" kaj "la libro estas verkita de mi".

Mi preskaŭ certas ke vi komprenis la tutan mesaĝon! 😀

Vi ne konas esperantan gramatikon, sed vi certe konas multajn radikojn de esperantaj vortoj.

Vi lernos -n tre rapide. Provu!😉