Sur bluaj planedoj

Bitlibro

Lingvo: Esperanto

Eldonita je 2-a de septembro 2021 de Espéranto France.

ISBN:
978-2-9578961-1-0
Kopiis la ISBN!
4 steloj (1 recenzo)

Kio kaŝiĝas en asteroido enfosiĝinta en glacian grundon? Kial Mila malaperis el la reto? Kiam surteriĝos la nevola kosmoŝipisto? Kia amuzparko kreiĝos sur Proteo? Kiel gepatroj el la 22a jarcento silentigas sian bebon? Kies homkorpo vendiĝas en disaj partoj? Kiom da jarcentoj amo kapablas trairi? Kie pluvivi dum klimataj tutteraj katastrofoj? Kiu murdis Karlo Darvino? Ĉu artefarita intelekto solvas niajn problemojn aŭ venigas novajn minacojn?

22 rakontoj, sendependaj, ofte humuraj. Pluraj mallongas kaj rapide legeblas.

Ĉi tiu libro tutsimple celas plezurigi vin. Legu, ĝuu!

1 eldono

Bona sciencfikcia frandaĵo

4 steloj

La priskribo de la libro diras ke ĝi tutsimple celas plezurigi nin, kaj pri tio ĝi bone sukcesas. La rakontoj estas tre diversaj. Kelkaj estas simple longa ŝerco kaj la rakonto estas nur por prepari por la fraplinio. Aliaj estas tre pensigaj. Estas multaj komentoj pri la nuna socio kaj klimatŝanĝo, ĝenerale pesismismaj. Ankaŭ estas pluraj rakontoj pri timoj pri artefarita intelekto. Senteblas ke la aŭtoro estas komputilisto ĉar ŝi ŝajne bone konas la temon kaj la nuntempajn manierojn fari AI-ojn. Tio estas bonvena ŝanĝo post tradiciaj sciencfikciaĵoj kun ĉiopovaj robotoj kaj vere senlima intelekto. Ĉiuj rakontoj bone kaptis mian atenton kaj estas bone verkitaj.

Mi rimarkis ke kelkaj estas inspiritaj de aliaj sciencfikcaĵoj, ĉu intence mi ne scias. Ekzemple estas unu rakonto kiu iom similas al la romano Never Let Me Go de Kazuo Ishiguro. Alia pensigis min pri la filmo Predestination.

La mikronovelojn mi ne tre ŝatis, …