Reen
Sur bluaj planedoj (EBook, Esperanto language, 2021, Espéranto France) 4 steloj

Kio kaŝiĝas en asteroido enfosiĝinta en glacian grundon? Kial Mila malaperis el la reto? Kiam …

Bona sciencfikcia frandaĵo

4 steloj

La priskribo de la libro diras ke ĝi tutsimple celas plezurigi nin, kaj pri tio ĝi bone sukcesas. La rakontoj estas tre diversaj. Kelkaj estas simple longa ŝerco kaj la rakonto estas nur por prepari por la fraplinio. Aliaj estas tre pensigaj. Estas multaj komentoj pri la nuna socio kaj klimatŝanĝo, ĝenerale pesismismaj. Ankaŭ estas pluraj rakontoj pri timoj pri artefarita intelekto. Senteblas ke la aŭtoro estas komputilisto ĉar ŝi ŝajne bone konas la temon kaj la nuntempajn manierojn fari AI-ojn. Tio estas bonvena ŝanĝo post tradiciaj sciencfikciaĵoj kun ĉiopovaj robotoj kaj vere senlima intelekto. Ĉiuj rakontoj bone kaptis mian atenton kaj estas bone verkitaj.

Mi rimarkis ke kelkaj estas inspiritaj de aliaj sciencfikcaĵoj, ĉu intence mi ne scias. Ekzemple estas unu rakonto kiu iom similas al la romano Never Let Me Go de Kazuo Ishiguro. Alia pensigis min pri la filmo Predestination.

La mikronovelojn mi ne tre ŝatis, sed eble tio estas ĉar mi ne kutimas al tiu formato.

Do, mi rekomendas la libron, kaj aparte rekomendas ĝin al progesintoj kiuj volas legi por pliboniĝi. La rakontoj estas mallongaj kaj sendependaj kaj tial oni ne bezonas tro longe koncentriĝi por bone kompreni.

@bpeel Mi ne legis la romanon Never Let Me Go, nek spektis la filmon Predestination. Verkante "Sur bluaj planedoj", min inspiris multege da verkoj, sciencfikciaj aŭ ne. Pri la tempvojaĝa spiralo, mia plej ŝatata inspirfonto estas la novelo "All You Zombies" de Robert A. Heinlein (1959). Pri la uzo de klonoj, mia plej ŝatata inspirfonto estas la romano "Reproduction interdite" de Jean-Michel Truong (1989).