Sesdek ok

Bitlibro

Lingvo: Esperanto

Eldonita de Mondial.

ISBN:
978-1-59569-413-3
Kopiis la ISBN!
5 steloj (4 recenzoj)

La jaro 1968 estis eventoriĉa jaro, plurloke en la mondo: En Usono pliaktiviĝis la fortoj kontraŭ la milito de la usona registaro en Vjetnamio, kaj en Ĉeĥoslovakio la t.n. Praga Printempo unue ekfl oris kaj poste en la sama jaro estis disbatita de la armeoj de la Varsovia Pakto. La romano mencias ambaŭ okazaĵojn, sed koncentriĝas sur tria tumulta evento: la ribeloj de la studentoj en Parizo.

Tra la okuloj de juna sveda esperantisto studanta francan literaturon en Parizo, la aŭtoro prezentas la socian situacion en Francio de 1968 kaj interplektas siajn priskribojn kun aferoj de interhomaj rilatoj, de amo kaj amoro, kiujn li lerte uzas kiel ilustraĵoj de diversaj politikaj movadoj kaj individuaj konvinkiĝoj.

Sten Johansson (nask. 1950) estas sveda aŭtoro de pli ol 20 originale verkitaj libroj en Esperanto - ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. La multfaceta romano "Sesdek …

1 eldono

Jen politika romano!

4 steloj

Iom hontinde, kvankam ĝi ne estis la unua libro de Sten Johansson, kiun mi aĉetis, ĝi ja estas la unua, kiun mi fine legis. Eĉ kun ĝuo! La romano traktas, kiel jam rimarkis pluraj recenzantoj antaŭ mi, la okazaĵojn en Francujo de la jaro 1968. Kaj kvankam komence mi celis skribi: “la eventoj de la romano okazas sur la fono de la manifestacioj de 1968”, post iom da pripenso mi ne juĝas tion ĝusta. Klare, eblas legi la libron el pluraj vidpunktoj, sed por mi ĝuste la politika pejzaĝo de Francujo, kaj precipe Parizo, en 1968, kaj ties komparo kun la situacio en Britujo kaj Svedujo, estas la ĉefa bildo, kiun pentras Johansson en la romano, kun personaj intrigoj kiel fono, aŭ eble nura preteksto. Kaj kiel bona bildo ĝi estas! Kvankam mia loĝetado en Parizo okazis pli ol kvindek jarojn post tiu priskribata en la libro, la vekitaj en …

Sesdek ok

5 steloj

ĝi traktas eventojn de 1968 en Francio tute realece (la aŭtoro skrupule precizas eĉ en etaj akcesoraj detaloj) kaj montras la malromantikan flankon de ĉio. Plurajn negativajn flankojn de studenta politikumado Sten Johansson traktis ankaŭ en plifrua romano “El ombro de l’ tempo”. Kiam oni penas solvi imagitajn problemojn – aperas problemoj realaj. Rompitaj sortoj, eĉ memmortigo pro kreskanta neadekvateco de la mondpercepto...

Bonega verko

4 steloj

Mi tuj aĉetis la bitlibran version de ĉi tiu romano post la parolo de Sten Johansson dum la Literatura Maratono de Bobelarto. Mi voris la libron dum la sekvaj tagoj.

Same kiel la ĉefrolulo, mi estas eksterlandano loĝanta en Francio. 55 jaroj poste, oni ankoraŭ multe parolas pri la manifestacioj de majo 1968 do estis tre interese por mi lerni pli pri ili. Estis tre bone vidi ilin de la vidpunkto de normala homo kun la kunteksto de lia vivo en la socio de la epoko. La libro ne hezitas kritiki la klasismon, seksismon, rasismon kaj eĉ la kulturon de seksperforto en Francio kaj kiel tio rekte malfaciligas la vivojn de la roluloj en la rakonto. Bedaŭrinde oni konstatas ke Francio nur malmulte progresis ekde tiu epoko kaj tiuj problemoj ankoraŭ estas aktualaj hodiaŭ.

Krom la ĉefrolulo, la aliaj personoj en la rakonto ĉefe temas pli la virinoj kun kiuj …

avatar for Valentin_Melnikov

taksis ĝin

5 steloj