Amo, tuso kaj forpaso

Homoj kaj kovimo

Poŝlibro, 112 paĝoj

Lingvo: Esperanto

Eldonita je 31-a de julio 2022 de Kava-Pech.

ISBN:
978-80-88326-30-4
Kopiis la ISBN!
3 steloj (1 recenzo)

Homoj kaj kovimo. Homoj kun kovimo. Homoj kontraŭ kovimo. Aŭtoroj, tradukistoj, ĵurianoj, redaktantoj kaj organizantoj de la Interkultura Novelo-Konkurso: pli ol cent homoj kunlaboris por krei ĉi tiun novelaron: trideko da noveloj el ses kontinentoj. Sama pandemio, malsimilaj spertoj, diversaj fikciaj rakontoj. Ĉu ni reagas same al la viruso? La respondo estas en tiu ĉi novelaro.

1 eldono

recenzis Amo, tuso kaj forpaso

Kelkaj bonegaj verkoj, kaj kelkaj malpli bonaj

3 steloj

Mi mendis ĉi tiun libron ĉar mi aŭskultis la venkintan novelon ĉe la podkasto de Bobelarto kaj ĝi tiom plaĉis al mi ke mi volis legi la aliajn rakontojn. Kiam mi unue aŭdis pri la konkurso de INK mi devas diri ke la elektita temo pri kovimo ne multe inspiris min. La pandemio estas en la tro proksima historio aŭ vere ankoraŭ okazas, kaj ĝi estas deprima temo kun pensoj pri malsano kaj morto. Mi jam aŭdis sufiĉe pri ĝi dum la lastaj jaroj kaj preferus legi pri alia temo. Eble post jardeko la libro estos interesa kiel historia atesto pri la spertoj de individuaj esperantistoj de la epoko, sed ĝuste nun estas tro frue laŭ mi.

Mi pensas ke la gajninta rakonto de Jorge Rafael Nogueras estis plaĉa ĝuste ĉar ĝi evitis la evidentajn kaj malfeliĉajn flankojn de la temo kaj anstataŭe estas ĉarma rakonto pri amo kun amuza …