Reen

recenzis Amo, tuso kaj forpaso

Amo, tuso kaj forpaso (Paperback, Esperanto language, 2022, Kava-Pech) 3 steloj

Homoj kaj kovimo. Homoj kun kovimo. Homoj kontraŭ kovimo. Aŭtoroj, tradukistoj, ĵurianoj, redaktantoj kaj organizantoj …

Kelkaj bonegaj verkoj, kaj kelkaj malpli bonaj

3 steloj

Mi mendis ĉi tiun libron ĉar mi aŭskultis la venkintan novelon ĉe la podkasto de Bobelarto kaj ĝi tiom plaĉis al mi ke mi volis legi la aliajn rakontojn. Kiam mi unue aŭdis pri la konkurso de INK mi devas diri ke la elektita temo pri kovimo ne multe inspiris min. La pandemio estas en la tro proksima historio aŭ vere ankoraŭ okazas, kaj ĝi estas deprima temo kun pensoj pri malsano kaj morto. Mi jam aŭdis sufiĉe pri ĝi dum la lastaj jaroj kaj preferus legi pri alia temo. Eble post jardeko la libro estos interesa kiel historia atesto pri la spertoj de individuaj esperantistoj de la epoko, sed ĝuste nun estas tro frue laŭ mi.

Mi pensas ke la gajninta rakonto de Jorge Rafael Nogueras estis plaĉa ĝuste ĉar ĝi evitis la evidentajn kaj malfeliĉajn flankojn de la temo kaj anstataŭe estas ĉarma rakonto pri amo kun amuza surprizo je la fino. Ĝi verŝajne estas la plej fikcieca novelo en la libro. Kelkaj aliaj noveloj ŝajnas tro faktaj kaj estas kiel raporto pri malfeliĉaj okazaĵoj anstataŭ verko de fikcio.

Tamen mi ekzemple ŝatis la rakonton de James Bridge pri la sekreta recepto. Ankaŭ ĝi ja parolas pri morto, sed ne rekte. Anstataŭe estas multe pli homa rakonto kun emocioj post ies morto, kaj tiel estas pli facile kunsenti kun la roluloj kaj la rakonto lasas pli fortan impreson.

Eble la libro estas ĉefe utila por kolekti la novelojn de la konkurso por tiuj kiuj interesiĝas pri la rezultoj. Kaj verŝajne la eblo havi sian verkaĵon en presita libro estas bona instigilo por konvinki pli da homoj partopreni en la konkurso kaj tiel instigi pli da verkado en esperanto. Do tiusence ĝi estas sukcesa libro. Tamen kiel sendependa verko por homoj kiuj ne sekvis la konkurson, mi opinias ke la kvalito de la noveloj estas tro diversa, kaj la suma rezulto ne estas sufiĉe interesa libro por la legantoj, malgraŭ la kelkaj juvelaj verkoj en ĝi.