#Konfuziloj

Vidu la afiŝojn kun etikedoj en la loka komunumo de Libroj.org

Konfuziloj (Paperback, Esperanto language, 2017) 5 steloj

faldo / falto

  • faldo duobla aŭ plurobla flekso de io maldika, aŭ ties rezulto, t.e. kava spaco inter partoj de io faldita

  • falto sulketo sur haŭto, ordinare kaŭzita de la aĝo; deformiĝo de tereno kun kliniĝo de la tavoloj en malsamajn direktojn

Konfuziloj de  (Paĝo 28)

#Konfuziloj Ĉi foje, la difinoj ne venas de PIV. Tamen, mi enmetis la ligilojn kutimaj…

Konfuziloj (Paperback, Esperanto language, 2017) 5 steloj

etikedo / etiketo

  • etikedo karteto fiksita sur objekto, por montri la enhavon, prezon, destinon ktp.

  • etiketo ceremoniaro ĉe kortego; reguloj de la eksteraj manieroj en mondumo

Konfuziloj de  (Paĝo 26)

#Konfuziloj

Mi ŝatas ĉi tiun konfuzilon! Itale, oni havas nur unu vorton, kun du malsamaj signifoj. Sed tio ne estas tro malfacile parkerigebla, laŭ mi, ĉar oni povas pensi ke "agi etikete" vere estas "agi etik-et-e", ege malgranda formo de "etika ago" 😃

Konfuziloj (Paperback, Esperanto language, 2017) 5 steloj

deserto / dezerto / diserto / dizerto

  • deserto lasta parto de Eŭropecaj manĝoj, konsistanta el fromaĝo, fruktoj, dolĉaĵoj ks.

  • dezerto seka, senviva, kutime sabla regiono

  • diserto universitata prezento de detala metoda studaĵo pri scienca, filozofia aŭ literatura temo.

  • dizerto fuĝo el militista servo kun la intenco ne plu reveni al ĝi.

Konfuziloj de  (Paĝo 16)

#konfuziloj

Mi ege ŝatas paĝojn kiuj enhavas kvar vortojn...

Konfuziloj (Paperback, Esperanto language, 2017) 5 steloj

atenci / atendi / atenti

  • atenci provi mortigi iun respektendan aŭ detrui ion leĝe garantitan

  • atendi resti ĝis io okazas aŭ iu alvenas, antaŭvidi ion kiel probablan aŭ devan

  • atenti teni sian sensojn kaj menson fiksitaj al io; rigardi ion kiel gravan

Konfuziloj de  (Paĝo 6)

#Konfuziloj

Mi revenis al litero A, ĉar iu hodiaŭ parolis pri tro rapida reago. Taŭgas, laŭ mi. tiu ĉi triopo de vortoj 😄

citis Konfuziloj de Przemysław Wierzbowski

Konfuziloj (Paperback, Esperanto language, 2017) 5 steloj

damaĝo / domaĝo

  • damaĝo malprofito kaŭzita al iu per ies agado

  • domaĝo perdo aŭ difekto, kiun oni volas ne vidi, ne suferi; timo pri bedaŭrindaĵo

Konfuziloj de  (Paĝo 15)

Estas multaj interesaj #konfuziloj en tiu libro, ekantaj per la litero d-o.

Tiu ĉi estas la unua duopo. Ankaŭ la signifoj ne estas tute malsamaj, ambaŭkaze oni parolas pri maldezirataj aferoj. Do vere estas facile konfuzi!

Konfuziloj (Paperback, Esperanto language, 2017) 5 steloj

Bonvenon en la mondo de konfuziloj - malicaj vortoj kiuj faras Esperanton iomete malpli facila ol atestas niaj propagandaj broŝuroj [...] Ekzistas en nia lingvo vortoj , kies difinojn mi parkerigis kun granda malfacilo [...] Kompreneble , ĉi tiu verko neniam povas esti centprocente kompleta.

Konfuziloj de 

Pro tio Mi skribos multajn miajn aliajn konfuzilojn, Kaj mi ankaŭ instigas vin: skribu la viajn, kun la kradvorto #Konfuziloj .