Reen
С неба упали три яблока (rusa language, AST) 5 steloj

Mi tre malmulte legas en la rusa, des pli nuntempajn aŭtorojn. La ĉefa kialo por tio estas pli malpli la sama, kial mi ne multe legas en esperanto: la legado kutimas esti deprimiga. Historio de la lando dum la lasta jarcento aŭ du estis ... nu, kia ĝi estis. Bonaj verkistoj ne povas ignori tion, do iliaj libroj, kvankam bonaj, temas pri militoj, revolucioj, politika persekvado, amasa deportado, torturado... en la plej optimisma kazo – pri senbrida banditismo tuj post la disfalo de Sovetunio. Tiu literaturo estas bonkvalita, sed, nu, esperpunko ĝi ne estas. Malbonaj aŭtoroj, aliflanke, povas ignori ion ajn, sed ili verkas malbone.

Fojfoje, tamen, mi trarigardas listojn de rekomendataj verkoj kaj de laŭreatoj de premioj, esperante trovi ion, kion mi ŝatos. Kaj la lasta provo venigis min al tiu ĉi libro, “De ĉielo falis tri pomoj” de armenia ruslingva verkisto Narine Abgarjan. La libro ricevis la premion “Jasnaja Poljana” en la 2016ª. Tio, kio kaptis mian atenton, estis, ke en unu retejo, kies uzantoj tipe estas tre kritikaj pri ĉio ajn, ĉiuj recenzoj laŭdis la libron, nomante ĝin korvarmiga kaj hela.

La terura afero estas, ke tio veras.

Mi ne malkaŝu la rakonton, sed temas pri malgranda montara vilaĝo, el kies loĝantaro restas nur kelkaj maljunuloj. Ĉar duono de la loĝantaro pereis en tertremo, kaj poste malsato venis, kaj poste milito, kaj... Mallonge dirite, neniu el la maljunuloj vivis facilan sentragedian vivon, kaj kiam ili rememoras la pasinton, tio ne estas la plej ĝojiga legado, tutcerte.

Sed jes, la verkisto priskribas ilin ĉiujn kun granda simpatio, kaj la lingvo de la libro estas bona kaj ĉarma, kaj la libro vere lasas helan korvamigan impreson. Mi ĝuis legi ĝin, kaj mia panjo legas ĝin nun kaj ŝajne ĝuas eĉ pli. Do eble mi devas provi antaŭajn verkojn de la aŭtoro.