Reen

recenzis Reĝo Ubuo de Alfred Jarry

Reĝo Ubuo (Paperback, Esperanto language, 2023, Espéranto France) 4 steloj

Reĝo Ubuo estas traduko en Esperanto de la plej fama verko de Alfred Jarry, Ubu …

Haluŝkaĵo

Neniu takso

Mi aĉetis ĉi tiun libron en la franca kongreso. Ĝi estas belaspekta eldono kun bela kovrilo. Bedaŭrinde mi maltrafis la eblon subskribigi ĝin kun la tradukintoj. Mi ne aŭdacas doni takson per steloj al ĝi ĉar honeste mi ne konis la originalan antaŭ ol vidi ke aperis traduko kaj mi nur skize konas la rakonton de Makbeto. Tial mia recenzo ne valoras multe kaj mi lasos al pli kulturita homo fari veran recenzon.

La rakonto estas vere absurdaĵo. Mi dirus ke ĝi estas influita de Monty Python and the Holy Grail se ĝi ne estus verkita preskaŭ 80 jarojn antaŭ tio. La humuro plejparte verŝajne estas ke oni multe mokas Paĉjon Ubu pro liaj stulteco kaj manĝobsedo. Mi bone ridis kvankam mi verŝajne ne komprenis ĉion. Se ankaŭ estas sociaj komentoj mi verŝajne komprenis nek ilin.

La traduko ŝajnas tre bona. Devas esti tre malfacile traduki ĉi tiun verkon ĉar ĝi uzas multe da inventitaj vortoj kaj stranga gramatiko. La tradukintoj provis konservi tiun strangecon en la traduko. Mi aprezis ke oni klarigis tion en la antaŭparolo por ke oni komprenu ke ne temas pri simplaj tajperaroj. Mi pensas ke por esperanta traduko indus havi eĉ plian klarigon, ekzemple glosaron aŭ piednotojn por la novaj vortoj, ĉar kiam oni legas en sia denaska lingvo oni povas senti ke vorto estas strangaĵo, sed en alia lingvo tio estas malpli facila kaj oni ne certas ĉu la vorto estas inventaĵo aŭ normala vorto kiun oni simple ne konas. Mi ne rimarkis erarojn krom ke oni foje uzas la nunan tempon post se kiam eble estus pli ĝuste uzi la estontan tempon. La tradukintoj elektis uzi ciumadon por la paroloj de la gepatroj Ubu kaj la antaŭparolo klarigas ilian elekton. Mi tamen trovis ke tio iom stumbligas la legadon, ĉar ci en esperanto estas tiel malofta ke ĝi sonas tute nenatura kaj ĝi ne havas la saman efikon kiel toi en la franca.

Mi tre ŝatus vidi eventualan spektaklon de la verko en estonta franca kongreso. Nur legi ne estas tiel interese kiel vidi ĝin sur scenejo. Mi esperas ke tio iam okazos.