A5 (5,83 x 8,27 po / 148 x 210 mm), 110 paĝoj

Lingvo: Esperanto

Eldonita je 17-a de aprilo 2023 de Espéranto France.

ISBN:
978-2-9578961-3-4
Kopiis la ISBN!
4 steloj (3 recenzoj)

Reĝo Ubuo estas traduko en Esperanto de la plej fama verko de Alfred Jarry, Ubu Roi, kiu estas stranga reverkaĵo de la ŝekspira MacBeth, kies ĉefpersono estas malkuraĝa avara stultulaĉo, incitita de sia edzino Panjo Ubuo. Li iĝas reĝo de Pollando, kiu, tiuepoke ne ekzistis kiel ŝtato (“la afero okazas en Pollando, tio estas nenie”, asertas la originala antaŭparolo).

La teatraĵo, kiun Alfred Jarry verkis 18 jaraĝe, skandalis. Sed nun la repertuaro de la plej oficiala franca teatro, Comédie Française, enhavas ĝin, kaj en franclingvaj vortaroj troviĝas la adjektivo “ubuesque”. Ĝi pli malpli signifas: groteske despotema, aŭ tirane absurda. Ĉu indas krei novajn adjektivojn en Esperanto: ubua, ubuema, ubueska? Vi decidos post legado.

3 eldonoj

recenzis Reĝo Ubuo de Alfred Jarry

Haluŝkaĵo

Neniu takso

Mi aĉetis ĉi tiun libron en la franca kongreso. Ĝi estas belaspekta eldono kun bela kovrilo. Bedaŭrinde mi maltrafis la eblon subskribigi ĝin kun la tradukintoj. Mi ne aŭdacas doni takson per steloj al ĝi ĉar honeste mi ne konis la originalan antaŭ ol vidi ke aperis traduko kaj mi nur skize konas la rakonton de Makbeto. Tial mia recenzo ne valoras multe kaj mi lasos al pli kulturita homo fari veran recenzon.

La rakonto estas vere absurdaĵo. Mi dirus ke ĝi estas influita de Monty Python and the Holy Grail se ĝi ne estus verkita preskaŭ 80 jarojn antaŭ tio. La humuro plejparte verŝajne estas ke oni multe mokas Paĉjon Ubu pro liaj stulteco kaj manĝobsedo. Mi bone ridis kvankam mi verŝajne ne komprenis ĉion. Se ankaŭ estas sociaj komentoj mi verŝajne komprenis nek ilin.

La traduko ŝajnas tre bona. Devas esti tre malfacile traduki ĉi tiun verkon ĉar …