Tobiasz 📚 recenzis Sesdek ok de Sten Johansson
Jen politika romano!
4 steloj
Iom hontinde, kvankam ĝi ne estis la unua libro de Sten Johansson, kiun mi aĉetis, ĝi ja estas la unua, kiun mi fine legis. Eĉ kun ĝuo! La romano traktas, kiel jam rimarkis pluraj recenzantoj antaŭ mi, la okazaĵojn en Francujo de la jaro 1968. Kaj kvankam komence mi celis skribi: “la eventoj de la romano okazas sur la fono de la manifestacioj de 1968”, post iom da pripenso mi ne juĝas tion ĝusta. Klare, eblas legi la libron el pluraj vidpunktoj, sed por mi ĝuste la politika pejzaĝo de Francujo, kaj precipe Parizo, en 1968, kaj ties komparo kun la situacio en Britujo kaj Svedujo, estas la ĉefa bildo, kiun pentras Johansson en la romano, kun personaj intrigoj kiel fono, aŭ eble nura preteksto. Kaj kiel bona bildo ĝi estas! Kvankam mia loĝetado en Parizo okazis pli ol kvindek jarojn post tiu priskribata en la libro, la vekitaj en …
Iom hontinde, kvankam ĝi ne estis la unua libro de Sten Johansson, kiun mi aĉetis, ĝi ja estas la unua, kiun mi fine legis. Eĉ kun ĝuo! La romano traktas, kiel jam rimarkis pluraj recenzantoj antaŭ mi, la okazaĵojn en Francujo de la jaro 1968. Kaj kvankam komence mi celis skribi: “la eventoj de la romano okazas sur la fono de la manifestacioj de 1968”, post iom da pripenso mi ne juĝas tion ĝusta. Klare, eblas legi la libron el pluraj vidpunktoj, sed por mi ĝuste la politika pejzaĝo de Francujo, kaj precipe Parizo, en 1968, kaj ties komparo kun la situacio en Britujo kaj Svedujo, estas la ĉefa bildo, kiun pentras Johansson en la romano, kun personaj intrigoj kiel fono, aŭ eble nura preteksto. Kaj kiel bona bildo ĝi estas! Kvankam mia loĝetado en Parizo okazis pli ol kvindek jarojn post tiu priskribata en la libro, la vekitaj en mi rememoroj estis tre intenskoloraj. Same pri Londono, aperanta epizode, kies priskribo estas ne nur sufiĉe detala, sed ankaŭ tre akurata. Estas kelkaj aspektoj de la romano, kiuj ne tiom plaĉis al mi. Ĉefe temas pri la formo de kvazaŭletero, kiun ja klarigas (kaj eble ja pravigas) la lasta ĉapitro, sed laŭ mia sento ne rekompencas la ĝeniĝon pro ĝi okazintan. Mi trovis ankaŭ, ke la intrigo disvolviĝas kun iomete stranga kaj varianta rapido. Ĝenerale, etaj perloj troviĝas en la romano kaj tre plaĉis al mi la priskriboj kaj la ideoj de la aŭtoro, eĉ se la kombino de la tuto estis por mi malpli konvinka. Ĉu ĝi estas bona legaĵo? Sendube. Mi ĝuis ĝin plurflanke kaj mi certas, ke ĉiu trovos ion interesan por si mem en ĝi. Kaj kvankam mia takso ĉe Libroj.org ne estos la plej alta, mi jam antaŭĝojas elfosi la aĉetitajn antaŭ jaroj verkojn de Johansson por malkovri la ceterajn ideojn de tiu aŭtoro.