Recenzoj kaj komentoj

Tobiasz 📚

tkubis@libroj.org

Aliĝis je antaŭ 3 jaroj, 3 monatoj

Mi ne estas elstara leganto, sed mi faras, kion mi povas. Mi kutime legas en kvar lingvoj (pola, Esperanto, franca, angla) kaj mi provas ĵongli ilin por neniam legi du aferojn en la sama lingvo sinsekve. Ne ĉiam mi sukcesas.

Mastodon: @tobkubis@esperanto.masto.host Retejo: tkubisiowski.eu

Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro

Les Bateaux sur la terrasse (français language) 4 steloj

Le premier roman de Jessé. Comment pardonner à ceux qui nous ont aimés de travers …

Ĉu vere romano?

4 steloj

Sur la kovrilo la eldonisto promesas, ke temas pri romano. La aŭtoro tamen klare estas la rakontanto de la eventoj kaj ni havas sufiĉe klarajn kialojn supozi, ke plej multaj el ili vere okazis. Kaj eble ĝuste tial tiu libro trafas min tiel profunde. Ĝi estas literature lerta libro, eĉ se eble ne elstara. Kelkaj ĉapitroj ŝajnas ne havi klaran celon, sed la esencaj elementoj estas prezentitaj tre, tre bone. Du fojojn mi ekploris, legante ĝin (en la ĉapitro “0.” kaj en la lasta ĉapitro) – tamen eble pli pro la similaĵoj inter la travivaĵoj de la aŭtoro kaj la miaj, ol pro la literaturaj kvalitoj de la verko. Ĝi eble ne estas nepra legaĵo, sed certe inda.

Post dekduo da jaroj mi fine sukcesis fini la trilogion de Żuławski (fragmentoj de la unua romano aperis en Esperanto en “Literatura Mondo”). Tre interesa legaĵo, kvankam ne vere elstara literature. Tamen estas interese vidi, kiel la futura mondo el la 24-a aŭ 25-a jarcentoj, sed imagita en 1911, ŝajnas el la hodiaŭa vidpunkto kiel malnova eksmodaĵo.

Stern (Paperback, Dutch language, 2013, n/a) 3 steloj

Hugo Stern is een toegewijde basisschoolleraar. Met zijn vrouw Merel en hun achttienjarige zoon Bram …

Mi trovis tiun libron (eldonon el 2020) hazarde en mia plej ŝatata librovendejo en Roterdamo, tuj antaŭ reveno hejmen. Unu el miaj plej strangaj legaĵoj de la pasintaj monatoj. La aŭtoro (23-jara dum la libro unue publikiĝis) sukcesis krei protagoniston kun absolute neeltenebla personeco: inertan, stultan, apatian. Sed samtempe la leganto ekkonas la mondon tra liaj okuloj kun kunsento. Rezulte, la legado estas malfacila kaj frustra, almenaŭ por mi estis tia, sed mi samtempe ne kapablis lasi la libron, ĉiam scivolante pri la evoluo de la titola rolulo Stern. La fino ne donas respondojn al la demandoj, kiujn oni starigas al si dum la legado, sed sugestas aferojn kaj invitas rigardi la aferojn malsame.

World Is Full of Married Men (Paperback, 1993, Pocket) 2 steloj

Ne ĉio brilanta estas diamanto; ne ĉiu romano remas pri amo

2 steloj

Tiu ĉi libro estas terura laŭ pluraj aspektoj. Legi ĝin povas esti plezure nur se oni akceptas tiun terurteroron surtere kaj ĝui ĝin. Mi trovis ĝin hazarde sur publika librobreto kaj la kovrilo de la pollingva eldono tuj konsciigis min pri la valoro de tiu ĉi verko.

La libro estis verkita en la 1960-aj jaroj kaj ĝi restu tia. Produkto de siaj tempoj, en kiuj la sinteno de viroj rilate al inoj balanciĝas inter nur du ekstremoj: malestimo kaj deziro. La romano rakontas intrigon, en kiu la inoj tamen ne estas pasivaj objektoj por tiuj viraj ludaĉoj. En la fino la rakonto fariĝas pli densa kaj ĝi prezentas valoran lecionon pri tio, ke ekzistas diversaj homaj interagoj, kiujn multaj ŝatus senambigue taksi moralaj aŭ nemoralaj, sed ke finfine gravas honesteco.

Se oni serĉas libron, kiu pretas voriĝi ene de unu vespero sen troa intelekta peno, kaj se oni pretas akcepti …