Profilo

Tobiasz 📚

tkubis@libroj.org

Aliĝis je antaŭ 1 jaro

Mi ne estas elstara leganto, sed mi faras, kion mi povas. Mi kutime legas en kvar lingvoj (pola, Esperanto, franca, angla) kaj mi provas ĵongli ilin por neniam legi du aferojn en la sama lingvo sinsekve. Ne ĉiam mi sukcesas.

Mastodon: @tobkubis@esperanto.masto.host Pixelfed: @tobkubis@pixelfed.social Retejo: tkubisiowski.eu

Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro

Legocelo por 2024

25%-e kompleta! Tobiasz 📚 legis 5 el 20 libroj.

Hazarde trovita en biblioteko libro pri mastrumado – ĉefe pri mastrumado de homoj. Kvankam mi neniam emis engaĝiĝi en mastrumadon en la komerca kadro, mi pensas, ke la libro bele priskribas la defiojn tiel, ke ankaŭ la mastrumatoj povas profiti el ĝi. La aŭtoroj, tute malsimilaj al mi laŭ sperto kaj aĝo, prezentas tre homan aliron al mastrumado kaj montras, kiel kelko da funkciantaj mitoj povas malbonfartigi entreprenojn kaj organizaĵojn.

La Plus Secrète Mémoire des hommes (Paperback, français language, 2021, Philippe Rey) 4 steloj

Un magistral roman d'apprentissage, une saisissante enquête sur les traces d'un mystérieux auteur menée par …

Dum pli ol du monatoj mi luktis kontraŭ tiu libro. Ĝi certe ne estas facila, kaj mi komprenas la plendojn de kelkaj legantoj pri ĝia troa nenatureco, eble pli artefarita ol arta. Mi pensas, ke en la libro mem troviĝas multaj perloj, atentokaptaj fragmentoj kaj pensigaj ĉapitroj. La ĉefa intrigo tamen eble ne allogas tiom. Fine, mi pensas, ke la libro estas ja leginda, sed ĝi estis verŝajne mia plej malfacila legaĵo de la jaro.