La romanon “Heart of Darkness” mi legis dufoje en la originala angla versio, sed mi neniam vere ŝatis ĝin. Ĉi-foje mi provas ĝin en kuraĝa traduko, kiun la tradukinto mem ne nomas traduko, sed poligo – eble la stilon de Jacek Dukaj mi ŝatos pli.
Profilo
Mi ne estas elstara leganto, sed mi faras, kion mi povas. Mi kutime legas en kvar lingvoj (pola, Esperanto, franca, angla) kaj mi provas ĵongli ilin por neniam legi du aferojn en la sama lingvo sinsekve. Ne ĉiam mi sukcesas.
Mastodon: @tobkubis@esperanto.masto.host Retejo: tkubisiowski.eu
Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro
Libroj de Tobiasz 📚
Legocelo por 2025
44%-e kompleta! Tobiasz 📚 legis 8 el 18 libroj.
Aktiveco de la uzanto
Fluo de RSS Reen
Tobiasz 📚 volas legi Pole: A Novel de J. M. Coetzee
Tobiasz 📚 komencis legi Serce ciemności de Jacek Dukaj
Tobiasz 📚 finlegis La Postdomo de István Ertl
Tobiasz 📚 taksis La Postdomo: 5 steloj

La Postdomo de István Ertl
Humurplena satira romaneto (kun movada fono), en kiu "fikcio kaj realo koincidas".
Tobiasz 📚 volas legi Lando kiu vekiĝis de Kalle Kniivilä

Lando kiu vekiĝis de Kalle Kniivilä
Libro pri Ukrainio kaj ukrainoj, kiuj ne volas esti "liberigataj" de la "Granda Frato".
Tobiasz 📚 volas legi Falaflo en maco de Sten Johansson
Tobiasz 📚 komencis legi La memoraĵoj de Julia Agripina de Anna Löwenstein

La memoraĵoj de Julia Agripina de Anna Löwenstein
Plia romano kun historia fono de nia originala aŭtorino, kiu portas nin al la antikva Romo.
Tobiasz 📚 taksis La septìeme fonction du langage: 5 steloj
Tobiasz 📚 finlegis La septìeme fonction du langage de Laurent Binet
Tobiasz 📚 komencis legi La septìeme fonction du langage de Laurent Binet
Tobiasz 📚 recenzis Murdo en Esperantujo de Daniel Moirand
Tiel malbona, ke mi ne povis ĉesi legi ĝin
1 stelo
Unu stelo estas tro alta takso por tiu verko.
Mi pensas, ke la plej gravajn malsanojn de tiu romano jam diagnozis Sten Johanson en sia recenzo: www.literaturo.esperanto.net/roman/libr/murdesprec.html
Mi tamen ŝatus aldoni kelkajn problemojn, kiujn mi rimarkis. Temas ĉefe pri la malverŝajneco ne nur de la faktaj kio-oj, sed ankaŭ de la faktaj kiel-oj. Same kiel la intrigo sugestas, ke la aŭtoro neniam ĉeestis enketon pri murdo (kio ja estas bona afero), la dialogoj sugestas, ke li neniam babilis kun homoj. Liaj roluloj parolas pri ĉiutagaĵoj pli komplikece ol profesoroj pri Ŝekspiro en “Usone persone”. Mi pensis, ke la ideo meti parentezon (ja iom evitindan, sed tute pravigeblan, en normala skribita teksto) en dialogon estas kurioza ideo, sed la inventaĵo citi plenan dialogon, kun ĉiuj ekstertemaĵoj kaj parolaj stumblaĵoj, kadre de alia dialogo estas por mi iom tro.
Mi dirus, ke la lingvaĵo samtempe iagrade savas la romanon, ĉar la vortprovizo …

Mi dirus, ke la lingvaĵo samtempe iagrade savas la romanon, ĉar la vortprovizo estas efektive riĉa, sed mi konstatis, ke en pluraj okazoj mi bezonis rapidan “retrotradukon” en la francan por kompreni, kion celis la aŭtoro. Tiu tekniko estas tamen danĝera, ĉar ĝi malkaŝas interalie, ke la ĉefrolulo Hammerkopf efektive estas martelkapulo.
La romano publikiĝis en 1988, kaj ĝi klare estis stiligita por memorigi pri la antaŭaj tempoj, do mi ne vere rajtas riproĉi tion al la aŭtoro, sed… la mondo prezentita en la libro estas tiel, hm, eksmoda, ke mi ĝojas pro tio, ke mi naskiĝis en la posta jardeko.
Tamen mi devas fine aprezi, ke pro la malverŝajneco la romano fariĝas multe pli interesa. Normale en krimromano mi sekvus la intrigon – en tiu ĉi romano mi kun granda intereso sekvis, kiel nelogikajn paŝojn faras la roluloj. Dum la legado mi plurfoje pensis, ke la romano ege bezonintus redaktoron – bonan, aŭ nur ajnan – sed redakt(or)ado pli intervena ol sola korekto de tajperaroj forigus tiun ĥaosan kvaliton de la libro. Do, eble tamen ni ĝoju pro la manko de redaktoro. Tiel almenaŭ por la pura ĝuo de ĥaoso mi povas rekomendi la libron.
Tobiasz 📚 finlegis Murdo en Esperantujo de Daniel Moirand
Certe unu el la plej malbonaj (literature) libroj, kiujn mi legis en mia vivo. Mi bezonas iom da ripozo por povi digesti ĝin. Vaŭ.
Tobiasz 📚 volas legi Veiller sur elle de Jean-Baptiste Andrea

Veiller sur elle de Jean-Baptiste Andrea
Au grand jeu du destin, Mimo a tiré les mauvaises cartes. Né pauvre, il est confié en apprentissage à un …
Tobiasz 📚 citis Murdo en Esperantujo de Daniel Moirand
Morgaŭ denove aperos lumo kaj la problemoj venos sen mia alvoko.
— Murdo en Esperantujo de Daniel Moirand (Paĝo 55)
Mi identigas min kun tiu sinteno.