Reen
Vojagho ghis noktofino (tradukita al Esperanto) (Paperback, Esperanto language, 2005, Mondial) Neniu takso

Ĉu eraroj en la traduko?

Neniu takso

Mi supozas, ke la tradukintoj scias la francan multe pli bone ol mi. Tamen ...

Ĉiuj ekzemploj venas el la unuaj kelkaj paĝoj de la libro, ĉar nur tiujn paĝojn mi legis ĝis nun.

Eble oni tamen gratulu la tradukintojn, ke ili fintradukis tiel longan kaj malfacilan tekston.

Ekzemplo 1:

Ĉi tie la tradukintoj supozis, ke la «civiluloj» estas subjekto de «refermis», sed mi supozus alie:

Mondial: La civiluloj kaŝe refermis la pordon malantaŭ ni. (p. 11)

Originalo: Ils avaient refermé la porte en douce derrière nous les civils.

Mia supozo: Ili jam kaŝe fermis la pordon malantaŭ ni civiluloj.

(Guglo: Ili trankvile fermis la pordon malantaŭ ni civiluloj.)

Ekzemplo 2:

Ĉi tie, male, la tradukintoj supozis, ke la «ĉevaloj» estas objekto de «voki», sed mi supozus ilin subjekto:

Mondial: Ili ŝajnis troti ĝis la ĉielo, voki ĉiujn ĉevalojn kiuj troviĝas sur la tero, por ke ni estu disbuĉataj. (p. 23)

Originalo: Ils avaient l’air de trotter jusqu’au ciel, d’appeler tout ce qu’il y avait sur la terre les chevaux, pour nous faire massacrer.

Mia supozo: Ili ŝajnis troti ĝis la ĉielo, la ĉevaloj, vokante ĉion, kio troviĝas sur la tero, por nin buĉigi.

(Guglo: Ili ŝajnis troti supren al la ĉielo, vokante ĉion, kio estis sur la tero ĉevaloj, por ke ni buĉu nin.)

Ekzemplo 3:

Ĉi tie ŝajnas, ke la tradukintoj ellasis kelkajn vortojn, inkluzive de la grava vorto «ne»:

Mondial: Kiam oni estos ĉe la rando de l’ truo oni devos forgesi, endos ĉion rakonti sen ŝanĝi unu vorton el tio plej malica kion oni vidis ĉe homoj kaj elŝalti la animon kaj malsupreniri. (p. 22)

Originalo: Quand on sera au bord du trou faudra pas faire les malins nous autres, mais faudra pas oublier non plus, faudra raconter tout sans changer un mot, des ce qu’on a vu de plus vicieux chez les hommes et puis poser sa chique et puis descendre.

Mia supozo: Kiam ni staros sur la rando de la truo, ni ne saĝumu, sed ni ankaŭ ne forgesu, ni rakontu ĉion, sen ŝanĝi unu vorton, pri ĉio malvirta, kion ni vidis ĉe la homoj, kaj poste ni silentu kaj poste malsupreniru.

(Guglo: Kiam ni estos sur la rando de la truo, ni ne devos esti inteligentaj la ceteraj, sed ankaŭ ni ne devas forgesi, ni devos ĉion rakonti sen ŝanĝi eĉ unu vorton, la plej malbonajn aferojn, kiujn ni vidis ĉe viroj, kaj poste demetis vian kid kaj poste malsupreniru.)