Pare komencis legi Konfuziloj de Przemysław Wierzbowski
Ne estas facile komenci legi tiun libron sen tuj legi la tutan libron. Sed mi klopodos frandetadi ĉiujn paĝojn, malrapide. Mi jam scias ke mi skribos multajn #Konfuziloj n.
Esperantisto, sed... honeste mi pli ofte legas librojn itale.
Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro
Ne estas facile komenci legi tiun libron sen tuj legi la tutan libron. Sed mi klopodos frandetadi ĉiujn paĝojn, malrapide. Mi jam scias ke mi skribos multajn #Konfuziloj n.
Mi jam konis tiun aŭtoron kaj la libron, sed mi neniam legis ĝin. Hieraŭ mi vidis ĝin menciitan rete, kaj decidis aldoni tion al mia listo... @ossimorosa@mastodon.bida.im @maicomorellini@mastodon.uno
Mi trovis sugeston en la federujo de @scienzainrete@mastodon.uno ... kaj mi estas scivolema...
Mi aĉetis tiun amuzan libreton pri #Esperanto ĉe la libroservo de #UK2023 en #Torino. Tuj kiam la Kongreso finiĝos...
Mi legis la recenzo fare de @lasiepedimore@lore.livellosegreto.it kaj nun mi vere scivolas pri tiu libro.
En tiu libro (paĝo 46 de la itala eldono), persono diras "Homoj volas ke libro traktu pri io. La vero [..]. estas ke nur la aĉaj, malbonaj aŭ banalaj libroj parolas pri io".
Tiu libro parolas pri la rilato inter la vivado kaj la verkado, pri la rolo de la afrika literaturo ene de la eŭropa. Temas pri interesaj aferoj, sed...
...mi ne ŝatas la skribkvalito. La teksto enhavas tro da frapfrazojn, tro da artifikojn por logi la leganton, kiuj nenion aldonas; tro da fragmentojn kiujn verŝajne oni enŝovis pro ke homoj citu ilin, sed fakte neniel kontribuas al la etozo, al la rakonto, al la plezuro legi la libron. Laŭ mia nuna sento, ĝi estas tro allogece artefarita.
Ĉe paĝo 108, mi haltas legi. Aliaj libroj min atendas.
PS: la titolo de tiu libro devenas de verko fare de Roberto Bolaño. Tentas min legi libron verkitan de tiu …
En tiu libro (paĝo 46 de la itala eldono), persono diras "Homoj volas ke libro traktu pri io. La vero [..]. estas ke nur la aĉaj, malbonaj aŭ banalaj libroj parolas pri io".
Tiu libro parolas pri la rilato inter la vivado kaj la verkado, pri la rolo de la afrika literaturo ene de la eŭropa. Temas pri interesaj aferoj, sed...
...mi ne ŝatas la skribkvalito. La teksto enhavas tro da frapfrazojn, tro da artifikojn por logi la leganton, kiuj nenion aldonas; tro da fragmentojn kiujn verŝajne oni enŝovis pro ke homoj citu ilin, sed fakte neniel kontribuas al la etozo, al la rakonto, al la plezuro legi la libron. Laŭ mia nuna sento, ĝi estas tro allogece artefarita.
Ĉe paĝo 108, mi haltas legi. Aliaj libroj min atendas.
PS: la titolo de tiu libro devenas de verko fare de Roberto Bolaño. Tentas min legi libron verkitan de tiu aŭtoro...
Oni laŭtlegos tiun libron rete, ĉiuvendrede. eventaservo.org/e/e01367
Eble mi partoprenos. Ekas hodiaŭ! post unu horo!
Malgranda sed intensa libreto. Per sonĝa, superreala etoso, oni eniras en la memoroj de nunaj plenkreskuloj, kiuj estis infanoj dum la argentina diktaturo. Kion ili komprenis, kiel ili vivis, kion ili vidis, kiel ili travivis la traŭmon. Kelkaj estis spionoj, kelkaj aktivuloj, konscie aŭ ne.
Sonĝoj ne timigas tiom kiom memoroj, kaj tiu libro nin akompanas per sonĝoj. Se vi trovas tradukon de tiu libro, legu ĝin!
Amuza rakonto en bildstrioj.
Mi devas konfesi ke mi ne ŝatas instrucelajn librojn, kiuj pretendas liveri instrukciojn por bone vivi, por sukcesi, ktp... Kaj parte, tiu libro estas tia libro. Mi aparte ne amas la teorio laŭ kiu oni povas "solvi konfliktojn". Mi pensas ke konfliktojn oni povas vivi, transformi; ili povas instigi al kreemo. Sed preskaŭ neniam oni povas solvi ilin. Plue, mi taksas naiva la ideon ke ju pli oni malproksimiĝas des pli oni instigas al interesiĝo.
Tamen, eĉ se la libro tro serioze sin prezentas citante Persepolis kaj Maus, ĝi estas bonkvalita, ritmohava, sufiĉe ekvilibra kaj ne tro pretendema.
Legu ĝin! Ĝi estas amuza!