Reen
Sava la Savontino (Paperback, Esperanto language, 1999, Belloprint) 2 steloj

Sava la prelegonto

2 steloj

Mi aĉetis ĉi tiun libron ĉar mi serĉis ion por legi ĉe Originala Literaturo Esperanta kaj mi trovis recenzon pri ĝi. La recenzinto kritikis la libron pro troa politika korekteco kaj ial tio scivoligis min. Honeste leginte ĝin mi ne vere vidas la politikan korektecon, sed eble mi venas de alia politika starpunkto ol li.

La libro estas fikcia romano, sed ĝi ne vere sekvas la tradiciajn manierojn de rakontado por interesigi la leganton. Anstataŭe la intrigo estas nur tre simpla kadro por povi prezenti la ideojn kaj kredojn de la aŭtoro. La intrigo iras pli-malpli rekte de A ĝis B kaj la roluloj preskaŭ neniam renkontas obstaklojn aŭ surprizojn por fari la rakonton interesa. Fakte, granda parto de la libro simple estas detala priskribo de serio de prelegoj faritaj de Sava, la ĉefrolulo de la titolo, do oni kelkfoje havas la impreson ke oni legas manlibron.

Estas klare ke la aŭtoro ne tre spertis pri literatura verkado, ĉar estas kelkaj stumblaĵoj dum la legado, ekzemple ke la rakontisto konfuze saltas inter la is-tempo kaj la as-tempo ene de rakonto pri unu okazaĵo. Kiam estas dialogoj estas tre diversaj manieroj skribi ilin, kaj tre ofte la konversacio estas rekte citita ene de la alineo, sed sen citiloj, kaj sekve tio fariĝas nur priskribo de tio kio estis dirita, do kelkfoje estis malfacile malplekti tion kio estas dirata de tio kio estas parto de la rakontado.

Resume la rakonto temas pri Sava kiu estas ia profeto kun kelkaj supernaturaj povoj. Ŝi naskiĝis sur la tero por savi la homaron. Ŝi fondas movadon de «verd-verdaj paculoj» kies ĉefaj politikoj estas esperantismo, vegetarismo, universala baza enspezo kaj sistemo de nedeviga monkontribuo al mondskala bonfara organizo. Miksita en tio estas esoteraj kredoj pri renaskiĝo kaj astrologio kiuj supozeble estas la kredoj de la aŭtoro mem. En la rakonto Sava substrekas ke kredoj je tiuj esoteraj partoj ne nepras por partopreni la movadon kaj ĉiuj religiaj kredoj estas bonvenaj. Mi supozas ke tiu politiko kongruas kun la starpunkto de multaj esperantistoj kaj tial la argumentoj proponitaj en la libro verŝajne estas jam tre konataj. La sekva parto por vere savi la mondon estus povi konvinki pli da homoj konsenti pri tio, sed bedaŭrinde tie la libro ne havas helpan konsilon, kaj efektive Sava simple uzas sian magian povon por konvinki homojn.

Tamen unu politiko kiu eble estas pli tikla estas la prelego pri abortigo. Sava (kaj do la aŭtoro) ne rekte kontraŭas abortigon, sed miksis ĝin kun siaj kredoj pri renaskiĝo kaj diras ke tio estas mortigo de «homa vivo», kiun li/ŝi distingas de mortigo de «homo». Ne estas tute klare al mi kion ŝi/li celis per tiu diferencigo.

La libro ŝajnas kiel ia propra fantazio de la aŭtoro. Ekzemple ke oni povus okazigi simplan prelegon pri esperanto aŭ vegetarismo, kaj ke venus miloj da spektantoj inkluzive de ĵurnalistoj kaj politikistoj. En la priskriboj de la prelegoj la ĉeestantaro estas reprezentita kvazaŭ unu samopinia homamaso kaj Sava ĉiam facile konvinkas ilin per argumentado kaj ili dankas ŝin pro ŝia klereco. Do vera fantazio! Je unu momento la fantazio iĝas seksa fantazio de la aŭtoro kiu estas iom malkomforte legebla. Estas unu rolulo en la rakonto kiu tre klare reprezentas la aŭtoron mem, sed per alia nomo Gardo. Kiam Sava ekhavas 18-monatojn – ŝi grandiĝas dekduoble pli rapide ol normala homo, do je tiu momento ŝi havas la korpon de 18-jaraĝulo – ŝi subite decidas ke ŝi volas unuafoje seksumi, kaj kvazaŭ tute hazarde ŝi elektas la 80-jaraĝan Gardon por tiu unua sperto. Sekvas iom detala priskribo de tiu fantazio de la aŭtoro.

Se la libro do celas esti gvidlibro por savi la mondon, mi trovas ke mankas diskuto pri aliaj gravaj problemoj kiel rasismo kaj aliaj diskriminacioj. La aŭtoro menciis ke estas tre grave por li ke la profeto Sava estu miksrasa virino. Sed poste li preskaŭ neniam parolas pri tio krom por priskribi ŝian ĉokolad-koloran haŭton kaj la formon de ŝiaj okuloj. Tio povus esti konvena kialo por paroli pri rasismo, sed bedaŭrinde tio tute mankas.

La libro komenciĝas per 11-paĝa priskribo de la esperanta gramatiko uzota en la libro. Plejparte tio estas longa pledo por atismo en kiu la aŭtoro preskaŭ mokas la supozatan itisman leganton. Alia parto estas priskribo de la unukategoria sistemo de nomoj de landoj kiu ŝajnas propra inventaĵo de la aŭtoro. Mi trovis tiujn gramatikaĵojn ne tro ŝokaj kaj ili ne malhelpis la legadon. Tamen unu afero ne menciita en tiu priskribo kiu ja iom agacis min estas ke la aŭtoro ŝajne traktas ĉiun homan vorton vira, kaj sisteme aldonas -in kiam temas pri inoj. Ekzemple en la frazo «por tiaj Rondanoj mi bezonas 6 samideaninojn kaj 6 samideanojn» la aŭtoro klare uzas la vorton samideano en nur vira senco. Sekve la aŭtoro uzas la prefikson ge- por neŭtraligi vorton, eĉ singulare. Tio rezultigas surprizajn vortojn kiel gegrupogvidanto.

La libro vere bezonus plian provlegadon ĉar ĝi estas plena je tajperaroj. La aŭtoro mem rakontas en ŝajnintervjuo je la komenco de la libro ke li multe penis pri la «komputarado» kaj tio videblas en la teksto. Ekzemple la provo tranĉi vortojn per streko kiam la linio estas tro longa por enhavi la tutan vorton ofte iel misfunkciis kaj la tranĉita vorto aperas kompleta kun la streko en la sekva linio. La paĝo 140 estas tute sama kopio de la paĝo 139, do ĝi iel presiĝis dufoje.

Do, resume, la libro ne estas tute malbona, sed mi ne rekomendas ĝin, kaj surprizas min ke mi iel sukcesis finlegi ĝin.

respondis al afiŝo de Neil

@bpeel Dankon pro la tre interesa recenzo! Mi tute ne emas legi la libron, sed estas interese ekscii pri ĝia ekzisto kaj enhavo. Estus interese aŭdi de homoj, kiuj ŝatis la libron (se estas tiaj) kaj ekscii, kial ili ĝin ŝatis.

La klarigo pri "politika korekteco" en la recenzo kiun vi mencias estas interesa kaj pensigas, ĉu tiu koncepto entute havas iun signifon.