Profilo

Kalle Kniivilä

kallekn@libroj.org

Aliĝis je antaŭ 1 jaro

Ĵurnalisto, redaktoro de Libera Folio. En Esperanto aperis miaj kvin libroj: Homoj de Putin, Krimeo estas nia, Idoj de la imperio, La strato de Tanja kaj La malamiko de Putin.

Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro

Urbo Goblinsk (Paperback, Esperanto language, Impeto) 4 steloj

Originala romano inspirita de la ŝanĝoj okazintaj kaj okazantaj en Rusio, post la disfalo de …

Ruseska realismo

4 steloj

Se stilekzerci resume, do ellegis novan romanon de konata rushebrea verkisto, Urbo Goblinsk. Ekde unuaj paĝoj sentiĝas febla aromo de loka dialekto de Esperanto, nome deficito de artikoloj. Eĉ titolo de libro pli prosperus kun tia apendico. Tamen disloke forbalaitaj kvazaŭ­ per veniko, artikoloj estas hazarde elŝutitaj en lokoj la plej neatenditaj kaj la absurdaj.

Randurben altelefonas esperantista ambasadoro, fizike aperas sameksterlanda, dike kalva verkisto. Rusigado de liaj paroloj postulas ŝviton, kaj vodkon sen postmanĝo. Sentineloj de azilo afablas, sed spiningaj fiŝkaptistoj trafitaj de centprocenta alkoholo apenaŭ­ ne falas kaj tute ne memorfiksas gravaĵojn.

Iuj vaste viras, en mikrorajonoj okazas batadoj kaj interpafado pro posedo de uzino. Tamen naiva, ĝenema svedo savas junvidvinon de ordinara provinca bandito, kiu alikaze jam devus mallozigi zonon. Fine esperantista eksdirektoro de uzino eklaboras vaĉe en Siberio.

Se seriozi propraproze, eblus miri, ke la revoluciaj ŝanĝoj, dum la lastaj dudek jaroj renversintaj la kernan landon …