Plena manlibro de Esperanta gramatiko

bound, 696 paĝoj

Lingvo: Esperanto

Eldonita je 13-a de aprilo 2005 de ELNA.

ISBN:
978-0-939785-07-0
Kopiis la ISBN!
Numero OCLC:
311169563

Vidi ĉe OpenLibrary

5 steloj (5 recenzoj)

The long-awaited successor to the Plena Gramatiko de Esperanto, this book is aimed at ordinary Esperanto speakers who want to study the language's grammar, word-building system, writing and pronunciation in detail. It explains the language in an easy manner, from the most basic matters through the most specific of details. It uses an abundance of examples to help its explanations, among them many from the Fundamento and the other works of Zamenhof.

1 eldono

Deviga legado por lingve seriozaj esperantistoj

5 steloj

PMEG sendube estas kilometroŝtona, epoĥ-difina verko pri lingva flanko de Esperanto. La aŭtoro Bertilo havas raran kombinon de kapabloj unuflanke rimarki kaj profunde kompreni kiel Esperanto funkcias, kaj duaflanke tion ekspliki en klara kaj facile komprenebla maniero. La libro provizas multajn ekzemplojn kaj kontraŭekzemplojn, kio helpas bone kompreni, kaj buntigas la teorian traktadon.

Aldone, la libro estas libera kaj senpage disponebla interrete, kio ebligas al preskaŭ ĉiu ajn studi ĝin. Pro tio ĉio, PMEG estas nemalhavebla helpilo por ĉiu esperantisto, kiu seriozas pri siaj lingvaj kapabloj.

Recenzo de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

5 steloj

PMEG ne estas tia libro, kiun oni povas tralegi (krom se oni estas supergramatikulo!), sed ĝi estas tre detala priskribo de Esperanto kompilita de persono kiu tre bone konas nian lingvon kaj kiu scias ĝin klare priskribi. De tempo al tempo mi havas okazon serĉi klarigon pri gramatika fenomeno en PMEG kaj mi plejofte (kvankam ne ĉiam) konsentas pri la klarigo donita.

avatar for Brandono

taksis ĝin

5 steloj
avatar for kallekn

taksis ĝin

5 steloj
avatar for Tjeri

taksis ĝin

4 steloj

Temoj

  • Esperanto -- Grammar

Listoj