Averto pri enhavo religio, moke
“La tuta Numenoro subakviĝis.”
Ĉar dronigi nur maristojn estus maljuste.
Mi ne tiom multe legas en esperanto, sed eble mi komentos esperante pri neesperantaj libroj. 😀
El neesperantaj fontoj, ĉiuj citaĵoj estas en mia traduko, se ne estas indikite alie.
Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro
Averto pri enhavo religio, moke
“La tuta Numenoro subakviĝis.”
Ĉar dronigi nur maristojn estus maljuste.
Averto pri enhavo religio, moke
“Sed apenaŭ Ar-Parazono surpaŝis la Benitan Bordon, la valaroj alvokis Iluvataron, kaj la Kreinto ŝanĝis la mondon tiel, ke inter Numenoro kaj la Senmortaj Landoj kreiĝis fendo, kie dronis la tuta numenora invadintaro.”
Tuj videblas tre klare, ke Iluvatoro estas inspirita de nia kara Dio el la Malnova Testamento. Anstataŭ kviete, sensange kaj antaŭtempe detronigi unu tro ambician reĝon, la bonkorulo haste dronigas milojn da grandparte senkulpaj maristoj.
“Numenoranoj koloniis la bordojn de Mez-Tero. Komence ili klerigis kaj helpis la lokanojn, sed poste iliaj havenoj fariĝis fortresoj, kaj ili komencis kolekti tributon de la homoj de Mez-Tero.”
Ĉu do “fortreso” estas vorto? Kia surprizo!
(Serioze, mi ne estas speciale bonligvema, sed mi fiaskas vidi, kial ĉi-kuntekse simpla “fortikaĵo” ne taŭgus. Tio ĉi estas el mallonga rerakonto de Silmariliono fare de Korĵenkov, do ankoraŭ ne temas pri tradukado)
Mi kutimas legi kelkajn librojn en malasmaj lingvoj paralele. Kaj jen, mi estas en esperanta retejo sed esperantaĵoj mankas al mi. Do mi decidis komenci tiun ĉi.
Malgraŭ ke mi ĝenerale ne emas legi tradukojn de libroj, kiujn mi povus legi originale kun la sama sukceso, ĉi-okaze mi scivolas pri lingvaj elektoj de Auld rilate al fantastaĵoj kaj mezepokeca batalarto. Mi ludas fojfoje ludojn kun tiaj temoj kaj, kiam mi provas priparoli ilin, mi sentas ke la necesa vortprovizo iom mankas al mi, do mi ŝatus konatiĝi kun ekzistanta tradicio.
“Sed, kiel la regulo, Ĝajĥanii ne kondukis konversacion al tiom profundaj sciencaj regionoj, ke orientiĝi tie povas nur vere klera homo. Kiel la regulo, li nur nerapide kapjesis, ŝirmante per la palpebroj lacajn okulojn, ĉar li, aŭtoro de multaj verkoj pri diversaj praktikaj kaj spekulativaj sciencoj, sciis bone, kiom granda estas nescivolemo de grandsinjoroj. Estas simple miraklo, kiajn limojn ĝi atingas.”
— Возвращение в Панджруд de Andrej Germanovič Volos (20%)
“... kiel devos li iri neniu scias kien kun tiu blindulo... kvardek farsaĥojn, patro diris... kiu ja kalkulis ilin, tiujn farsaĥojn”
Mi kalkulu! Komento en la libro diras, ke farsaĥo (alie parasango) egalas proksimume 7 kilometrojn. Do ŝajne temas pri tio, kion oni nomas antikvoegipta parasango (6980 m). 40 farsaĥoj estos do 280 km. Ja timiga distanco por ... nu, por preskaŭ kiu ajn nuntempe, sed certe por blinda maljunulo! Sed. La fakta distanco inter Buĥaro kaj Panĝrudo (ambaŭ lokoj ĝisvivis nian tempon) estas pli granda ol tio! Laŭrekte ĝi estas 315 km kaj laŭ aŭtomobilaj vojoj – preskaŭ 400. Se tio estas 40 farsaĥoj, temas pri mezaziaj farsaĥoj (1 farsaĥo = 8 verstoj = 8534 m). Do mi supozas, ke la aŭtoro uzis fonton, kiu donis distancon en mezaziaj farsaĥoj, sed oni komentis pri la egiptaj.
Ĉiuokaze, tio estas iom pli malproksime, ol de mia urbo ĝis Moskvo... kaj …

Ĉiuokaze, tio estas iom pli malproksime, ol de mia urbo ĝis Moskvo... kaj mi tute ne povas imagi kiel mi piedirus tiom da! Kaj mi estas nek blinda nek ankoraŭ speciale maljuna.
Averto pri enhavo Vojaĝo de _Ragstopper_ fine de la dua libro.
Kontraŭimperia ribelo. La estro de la lasta lojala urbo en la regiono okupiĝas pri la plej urĝa afero: ŝteli urbajn valoraĵojn. Trezoristo, kiun li taskas pri forveturi ilin, siavice, provas ŝteli ĉion de li, helpe de sia onklo, pirato. Por fantastaĵo, la libro estas iomete tro realisma 😃
Mi daŭre trarigardas listojn de premiitaj ĉi-jarcente verkoj. Tiu ĉi estis finalisto de la “Granda Libro” en la 2013, gajnis la “Rusan Booker” en la sama jaro, kaj, pli grave, ankaŭ la leganta taksado estas tre alta ĉie, kie mi rigardis (kaj mi rigardas en lokoj, kie oni kutimas mallaŭdi kion ajn).
Mi legis ĉapitron aŭ du hieraŭ kaj ĝi ja ŝajnas agrabla legaĵo, mi ankoraŭ ne certas, ĉu ĝi kaptos mian atenton sufiĉe por fini ĝin. Temas pri delonge pasintaj okazaĵoj en regiono, kiun mi ne bone konas, tio povas esti kaj interesa kaj, nu, tro distanca de mi. Mi vidu.
Averto pri enhavo Hazarda impreso, milde malkaŝa
En la mondo de la serio, estas du tipoj de korpoŝanĝuloj. “Soletaken” estas pli tradicia hombesto, kiu povas turniĝi granda besto. Drako, ekzemple, aŭ urso. La dua estas “D’ivers”, kaj tiu povas … bestariĝi, ĉu? Ĝi fariĝas pluraj bestoj, kiuj agas kunordigite, ĉar ili ja havas komunan menson.
Mi ne havas specialan timon pri musoj, ratoj kaj ceteraj ronĝuloj… sed tiu ulo en la libro, kiu povas subite fariĝi granda amaso de ratoj, ja estas impresa teruraĵo.
Mi legas ĉi tiun jam dum kelka tempo kaj nuntempe estas fine de la dua libro. Mi supozas, ke mi legos ĝin poiomete ankoraŭ longe.
La serio estas fantasta epopeo de vere epika skalo. En alia tempo mi povus trovi ĝin iom konfuza kaj enhavanta tro multe da perforto, laŭ mia gusto, sed nuntempe mi sentiĝas espapismema, do ĝi legiĝas surprize bone. Kaj la verko ja plenas de interese vortumitaj pensoj, ĝi provokas citadon.
Mi tre malmulte legas en la rusa, des pli nuntempajn aŭtorojn. La ĉefa kialo por tio estas pli malpli la sama, kial mi ne multe legas en esperanto: la legado kutimas esti deprimiga. Historio de la lando dum la lasta jarcento aŭ du estis ... nu, kia ĝi estis. Bonaj verkistoj ne povas ignori tion, do iliaj libroj, kvankam bonaj, temas pri militoj, revolucioj, politika persekvado, amasa deportado, torturado... en la plej optimisma kazo – pri senbrida banditismo tuj post la disfalo de Sovetunio. Tiu literaturo estas bonkvalita, sed, nu, esperpunko ĝi ne estas. Malbonaj aŭtoroj, aliflanke, povas ignori ion ajn, sed ili verkas malbone.
Fojfoje, tamen, mi trarigardas listojn de rekomendataj verkoj kaj de laŭreatoj de premioj, esperante trovi ion, kion mi ŝatos. Kaj la lasta provo venigis min al tiu ĉi libro, “De ĉielo falis tri pomoj” de armenia ruslingva verkisto Narine Abgarjan. La libro ricevis la premion …
Mi tre malmulte legas en la rusa, des pli nuntempajn aŭtorojn. La ĉefa kialo por tio estas pli malpli la sama, kial mi ne multe legas en esperanto: la legado kutimas esti deprimiga. Historio de la lando dum la lasta jarcento aŭ du estis ... nu, kia ĝi estis. Bonaj verkistoj ne povas ignori tion, do iliaj libroj, kvankam bonaj, temas pri militoj, revolucioj, politika persekvado, amasa deportado, torturado... en la plej optimisma kazo – pri senbrida banditismo tuj post la disfalo de Sovetunio. Tiu literaturo estas bonkvalita, sed, nu, esperpunko ĝi ne estas. Malbonaj aŭtoroj, aliflanke, povas ignori ion ajn, sed ili verkas malbone.
Fojfoje, tamen, mi trarigardas listojn de rekomendataj verkoj kaj de laŭreatoj de premioj, esperante trovi ion, kion mi ŝatos. Kaj la lasta provo venigis min al tiu ĉi libro, “De ĉielo falis tri pomoj” de armenia ruslingva verkisto Narine Abgarjan. La libro ricevis la premion “Jasnaja Poljana” en la 2016ª. Tio, kio kaptis mian atenton, estis, ke en unu retejo, kies uzantoj tipe estas tre kritikaj pri ĉio ajn, ĉiuj recenzoj laŭdis la libron, nomante ĝin korvarmiga kaj hela.
La terura afero estas, ke tio veras.
Mi ne malkaŝu la rakonton, sed temas pri malgranda montara vilaĝo, el kies loĝantaro restas nur kelkaj maljunuloj. Ĉar duono de la loĝantaro pereis en tertremo, kaj poste malsato venis, kaj poste milito, kaj... Mallonge dirite, neniu el la maljunuloj vivis facilan sentragedian vivon, kaj kiam ili rememoras la pasinton, tio ne estas la plej ĝojiga legado, tutcerte.
Sed jes, la verkisto priskribas ilin ĉiujn kun granda simpatio, kaj la lingvo de la libro estas bona kaj ĉarma, kaj la libro vere lasas helan korvamigan impreson. Mi ĝuis legi ĝin, kaj mia panjo legas ĝin nun kaj ŝajne ĝuas eĉ pli. Do eble mi devas provi antaŭajn verkojn de la aŭtoro.