La ulo ignoris tiun bonan konsilon.
Profilo
Mi ne tiom multe legas en esperanto, sed eble mi komentos esperante pri neesperantaj libroj. 😀
El neesperantaj fontoj, ĉiuj citaĵoj estas en mia traduko, se ne estas indikite alie.
Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro
Aktiveco de la uzanto
Fluo de RSS Reen
Averto pri enhavo Paran komence de la tria libro
Li ne estis tia, kia li estis antaŭe, kaj ĉi tiu nova aliiĝo al li ne plaĉis. Doloro mallumigis la mondon. Doloro mislokigis. Pro ĝi oniaj propraj karno kaj ostoj fariĝis domo de nekonatulo, el kiu nenia forkuro ŝajnis ebla.
— The Complete Malazan Book of the Fallen de Steven Erikson (15%)
Averto pri enhavo Paran dum prologo al la unua libro
“Atentu la lecionon tie, knabo.” “Kiun lecionon?” “Ĉiu decido, kiun vi faras, povas ŝanĝi la mondon. La plej bona vivo estas tia, kian la dioj ne rimarkas. Se vi volas vivi libere, knabo, vivu kviete.” “Mi volas esti soldato. Heroo.” “Vi superkreskos ĝin.”
La ulo ricevis bonan konsilon.
Aliaj starigis tendaron — la gorĝo de la intermonto fariĝis neoficiala gastejo. Se la situacio restadus tia, la gastejo ekradikus, fariĝus vilaĝeto, poste urbeto. Sed ĝi ne okazos. Ni estas tro malkvietemaj por tio. Duĝek ĵus mapis nian proksiman estonton, kaŝitan en polvo de armeo marŝanta. Eĉ pli aĉe, estas faldoj en tiu mapo, kaj ekŝajnas, ke Pontobruligistoj estas falontaj en unu. En unu profundan.
— The Complete Malazan Book of the Fallen de Steven Erikson (15%)
En pli ol nur unu, mi certas.
aŭtunido komentis pri The Complete Malazan Book of the Fallen de Steven Erikson
aŭtunido komentis pri La Kunularo de l' Ringo de J. R. R. Tolkien
“Sed tio, kompreneble, en la fino nur plikolerigis lian malvirtan parton — krom se tiu povus esti venkita.”
Kial is en “plikolerigis” kaj ne us? Ĝi konfuzas min. Ĉu preseraro?
La originalo estas “But that, of course, would only make the evil part of him angrier in the end – unless it could be conquered.”
Averto pri enhavo Pri parolmaniero de saĝuloj (kaj poste de elfoj, kvankam mi ankoraŭ ne atingis ilin)
“Eble ini povintus konsulti Sarumanon la Blankan, sed io ĉiam malhelpis min.”
Jen, vidu. Ĉar la ulo ne regas la kuntekston, li sentas bezonon uzi “povintus” anstataŭ simpla “povus”. Estas miraklo, ke li ne diris ankaŭ “malhelpadis”.
aŭtunido komentis pri La Kunularo de l' Ringo de J. R. R. Tolkien
Averto pri enhavo Pri parolmaniero de saĝuloj (kaj poste de elfoj, kvankam mi ankoraŭ ne atingis ilin)
«– Kiom longe vi sciis ĉion ĉi? – demandis Frodo denove. – Sciis? – diris Gandalfo. – Mi sciis multon, kion scias nur la Saĝaj, Frodo.»
Sed vi fiaskas taŭge respondi simplegan demandon, kiun eĉ bebo ne miskomprenus.
«Sed se vi celas diri, “sciis pri tiu ĉi ringo”, nu, mi ankoraŭ ne scias, oni povus diri.»
Jes ja, Frodo celis ĝuste tiun ĉi ringon. Ĉu vi aŭdis pri tiel nomata ‘kunteksto’, ulo? La kunteksto estas vera mirindaĵo, kaj, dum ajna konversacio, ĝi haveblas al ĉiuj kunparolantoj, tute senpage. Uzu ĝin, kaj vi povos tuj respondi ĝuste tion, kion aliaj demandas al vi, sen bezono fari tiajn ĉi stultajn precizigajn demandojn viavice. Se vi utiligus la kontekston, vi respondus tiel trafe, ke ĉiuj pensus, ke vi estas sorĉisto aŭ io tia.
aŭtunido komentis pri La Kunularo de l' Ringo de J. R. R. Tolkien
“Mi eble forestos dum kelka tempo; sed mi revenos vidi vin, tiel baldaŭ kiel mi nur povos. Atendu min, kiam vi revidos min! ”
La lastan frazon mi ne komprenis sen rigardi la originalon. Ĝi ŝajnas iom tro laŭvorta traduko de “Expect me when you see me!”
Mi kontrolis tri rusajn tradukojn kaj el ili du simple ellasas tiun frazeton (jen kvalito!) kaj la tria uzas ion kiel “Atendu ke mi venos neatendite”. Nu, tiun lastan mi ŝatetas, ĝi sonas iom sorĉistece.
aŭtunido komentis pri La Kunularo de l' Ringo de J. R. R. Tolkien
aŭtunido komentis pri La Kunularo de l' Ringo de J. R. R. Tolkien
aŭtunido komentis pri La Kunularo de l' Ringo de J. R. R. Tolkien
Do mi heroe legis ĉiujn antaŭparolojn kaj enkondukojn, kiujn Tolkien, mi supozas, metis tie por fortimigi nesufiĉe paciencajn legantojn. Mi ne dubas, ke hobitoj inter ni adoregis la ĉapitretojn pri administrativa disdivado de Provinco, kaj, speciale, pri fumado de la malfalsa herbo; nek ke ili postulis ke ankaŭ la famaj genealogiaj libroj nepre estu aldonitaj kiel aparta enkonduka volumo. Bonŝance por la cetero de ni tio ne estis farita. Tamen por kontentigi la hobitojn iomete, Bertilo Wennergren tradukis la apendicon pri la provincaj analoj kaj tiu estis metita tuj post la enkondukoj, por oni ne venu al la ĉefa teksto tiel rapide.
Averto pri enhavo Nu, mi ja malkaŝas grandan parton de la intrigo. Sed ĉu iu ankoraŭ ne scias kio okazas en ĉi verko?
Kaj kompreneble mi neniam spektis la filmon. Mi provis, sed mi ekdormis ie komence de la dua parto, se mi ne mismemoras. Mi ne celas tion kiel kritikon, mi simple ne estas filmospektema ĝenerale, estas preskaŭ neeble por mi spekti ion longan. Kaj mi tre malfacile akcepas ekranigojn, sendepende de ilia kvalito.
aŭtunido komentis pri La Kunularo de l' Ringo de J. R. R. Tolkien
Averto pri enhavo Nu, mi ja malkaŝas grandan parton de la intrigo. Sed ĉu iu ankoraŭ ne scias kio okazas en ĉi verko?
Parenteze, mi neniam legis la trilogion originale. La unuan volumon rustraduke mi legis dum adoleskaĝo. Post multaj jaroj mi vidis tiun tradukon kritikata pro tio, ke ĝi tute senkiale kaj nenecese ŝanĝas stilon kaj tonon de priskriboj kaj “plibeligas” dialogojn, do nuntempe mi certe ne taksus ĝin alte. Sed tiutempe mi ŝategis ĝin. Ĉar tiuj estis ankoraŭ tempoj antaŭ la interreto venis, trovi librojn en mia urbeto ne facilis, kaj mi devis atendi kelkajn jarojn antaŭ ke mi sukcesis legi la daŭrigon. Ĝi estis iom da elrevigo. Mi ne certas, ĉu mi finlegus ĝin se ne estus entoj. Mi adoris entojn! La plej amindaj estuloj post katoj, entoj ja estas. Unu el la ĉefaj kialoj de mia malŝato estis tiu renaskiĝo de Gandalfo. Kara aŭtoro, se vi faris min priplori ies morton, ne reaperigu la mortinton post kelkaj ĉapitroj kvazaŭ nenio okazus. Tio aspektigas vin iluziisto en vaganta cirko kaj min – vilaĝa naivulo pro kredi viajn simplajn artifikojn.
La kunularo ripozas apud fajro. – Gandalfo! Vi fariĝis Blanka nun, ho Gandalfo! – Jes ja. Kaj mi devas diri al vi, Gimlio, tiu via kuŝejo de kreto en Morio ververe estas enorma!