Post pli ol monato sen legado (pro novaj cirkonstancoj de mia profesia vivo) mi finfine sukcesis komenci ion novan. Tiu ĉi libro estis en la unua pozicio de mia legolisto jam antaŭe, sed mi timas, ke ĝi eble estos tre malfacila – kaj laŭ temo, kaj laŭ lingvaĵo.
Profilo
Mi ne estas elstara leganto, sed mi faras, kion mi povas. Mi kutime legas en kvar lingvoj (pola, Esperanto, franca, angla) kaj mi provas ĵongli ilin por neniam legi du aferojn en la sama lingvo sinsekve. Ne ĉiam mi sukcesas.
Mastodon: @tobkubis@esperanto.masto.host Retejo: tkubisiowski.eu
Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro
Libroj de Tobiasz 📚
Legocelo por 2026
20%-e kompleta! Tobiasz 📚 legis 4 el 20 libroj.
Aktiveco de la uzanto
Fluo de RSS Reen
Tobiasz 📚 komencis legi Pélagie-la-Charrette. de Antonine Maillet
Tobiasz 📚 volas legi Sed nur fragmento de Trevor Steele
Tobiasz 📚 recenzis Nie zdążę de Olga Gitkiewicz
Granda desaponto
2 steloj
Mi ne memoras, kiam laste mi legis tiel malbonan libron. Ĝi traktas la tre gravan temon de publika transporto kaj transporta ekskludo en Pollando. Pro la temo ĝi ricevas du stelojn de mim. Tamen mi sentas, ke la prezento estas tiel ĥaosa, ke ne eblas ekscii ion ajn utilan el la libro. Se mi antaŭe ne sciintus pri la afero el aliaj libroj (kaj ve, ekzistas pli bonaj libroj ĝuste pri tiu temo, kelkaj estas eĉ citataj en tiu ĉi), mi nenion lernus de tiu ĉi.
Sed nu, foje oni devas legi malbonan libron por poste kapabli aprezi la bonajn.
Tobiasz 📚 finlegis Nie zdążę de Olga Gitkiewicz

Nie zdążę de Olga Gitkiewicz
Można streścić tę książkę za pomocą liczb: Prawie 14 milionów ludzi w Polsce jest wykluczonych komunikacyjnie. Średni wiek polskich wagonów …
Tobiasz 📚 komencis legi Nie zdążę de Olga Gitkiewicz

Nie zdążę de Olga Gitkiewicz
Można streścić tę książkę za pomocą liczb: Prawie 14 milionów ludzi w Polsce jest wykluczonych komunikacyjnie. Średni wiek polskich wagonów …
Tobiasz 📚 taksis Myths of Management: 4 steloj
Tobiasz 📚 finlegis Myths of Management de Stefan Stern
Hazarde trovita en biblioteko libro pri mastrumado – ĉefe pri mastrumado de homoj. Kvankam mi neniam emis engaĝiĝi en mastrumadon en la komerca kadro, mi pensas, ke la libro bele priskribas la defiojn tiel, ke ankaŭ la mastrumatoj povas profiti el ĝi. La aŭtoroj, tute malsimilaj al mi laŭ sperto kaj aĝo, prezentas tre homan aliron al mastrumado kaj montras, kiel kelko da funkciantaj mitoj povas malbonfartigi entreprenojn kaj organizaĵojn.
Tobiasz 📚 taksis El la "Verda Biblio".: 4 steloj
Tobiasz 📚 finlegis El la "Verda Biblio". de I. Lejzerowicz
Kurioza libreto, kiu eble meritas reverkon au kompletigon, char kvankam satiraj prozajhoj ne mankas en Esperantujo, mi certe volonte legus novatestamentecan aldonajhon pri la naudek jaroj, kiuj pasis ekde la eldono de la "malnova testamento".
Tobiasz 📚 komencis legi El la "Verda Biblio". de I. Lejzerowicz
Tobiasz 📚 finlegis Cudowne przegięcie de Jakub Wojtaszczyk
Tobiasz 📚 taksis La Plus Secrète Mémoire des hommes: 4 steloj

La Plus Secrète Mémoire des hommes de Mohamed Mbougar Sarr
Un magistral roman d'apprentissage, une saisissante enquête sur les traces d'un mystérieux auteur menée par un jeune écrivain africain à …
Tobiasz 📚 komencis legi Cudowne przegięcie de Jakub Wojtaszczyk
Tobiasz 📚 komentis pri La Plus Secrète Mémoire des hommes de Mohamed Mbougar Sarr
Dum pli ol du monatoj mi luktis kontraŭ tiu libro. Ĝi certe ne estas facila, kaj mi komprenas la plendojn de kelkaj legantoj pri ĝia troa nenatureco, eble pli artefarita ol arta. Mi pensas, ke en la libro mem troviĝas multaj perloj, atentokaptaj fragmentoj kaj pensigaj ĉapitroj. La ĉefa intrigo tamen eble ne allogas tiom. Fine, mi pensas, ke la libro estas ja leginda, sed ĝi estis verŝajne mia plej malfacila legaĵo de la jaro.








![Pélagie-la-Charrette. (French language, 1981, [Librairie Générale Française])](/images/covers/c95fa1ef-c4c7-4a66-be2f-b91df92edc15.jpeg)

