Reen
Elementaj principoj de milita propagando (Paperback, Espéranto-Fance) 3 steloj

el la franca tradukis Jean-Claude Thumerelle

Bona gvidlibro por pli bone kompreni la rakontojn pri la nunaj militoj

3 steloj

La dek principoj de milita propagando, jam difinitaj de Lord Ponsonby dum la unua mondmilito, estas efike ĝisdatigitaj, klarigitaj, ilustritaj de Anne Morelli historiisto, honora profesoro en la Libera Universitato de Bruselo. Legante ĝin oni povas konstati, ke de 1914 ĝis la nunaj militoj en Ukrainio kaj Palestino, la rimedoj de milita propagando evoluis, sed ties principoj daŭre validas.

La lingvo estas sufiĉe bona, sed nu ... ne temas pri beletraĵo.

@kallekn 1. Ni ne deziras militon 2. Nur la alia flanko respondecas pri la milito 3. La malamiko havas la vizaĝon de la diablo 4. Noblan kaŭzon ni defendas kaj ne proprajn interesojn 5. La malamiko konscie kaŭzas kruelaĵojn, niaj misagoj nevole estas faritaj 6. La malamiko uzas malpermesitajn armilojn 7. Ni suferas malmultajn pereojn, tiuj de la malamiko estas egaj 8. La artistoj kaj intelektuloj subtenas nin 9. Nia kaŭzo havas sanktan karakteron 10 Tiuj, kiuj dubas pri nia propagando estas perfiduloj

respondis al afiŝo de Tjeri

Mi ne certas pri la sepa principo, jen oni uzas tion, jen oni uzas la malon.

Unu flanke oni diras ke se pli malamikoj ol amikoj mortas, do tio signifas ke la milito estas pli malbona por la malamikoj ol por la amikoj, do la amikoj devas subteni la militon.

Aliflanke oni diras ke se pli amikoj ol malamikoj mortas, do tio signifas ke la malamikoj estas pli kruelaj ol la amikoj, do la amikoj devas subteni tiun militon kontraŭ la malamikoj.

Ĉiuokaze, laŭ la propagando, milito estas subteninda. @kallekn @Tjeri