aŭtunido komentis pri The Complete Malazan Book of the Fallen de Steven Erikson
Averto pri enhavo Morto de roluloj. Ĝenerale, sen specifa malkaŝo.
Rimarkebla nombro de roluloj mortis fine de la tria libro, inkluzive de unu centra. Kaj mi supozas, ke kelkaj el ili revenos (nu, mi rigardis la vikion kaj ŝajne jes).
Mi jam komentis aliloke, ke mi ne ŝatas reviviĝojn, speciale se la forpaso estis drama. Kaj ĝi certe estis ĉi tie. Se mi priploris iun kaj tiu subite revenas en la sekva libro, mi sentiĝas trompita kaj mi mem volas remortigi la ulon. Ni ploris pri vi, ni enterigis vin kun ĉiuj ceremonioj, ni adiaŭis... bonvolu resti en la tombo, ĉu, kara?
Sed ial ĉi-serie tio malpli ĝenas min. Ŝajnas normala, ke jen iu dio intervenas por savi iun, jen la forpasinto supreniras kaj fariĝas dio mem. Ĝi estas tia mondo. Krome, supreniro estas tutegale fino de mortula vivo. Ĉu dio, ĉu kadavro, la ulo estas same perdita por siaj karuloj. Se Gandalfo Blanka drame malsamamus al Gandalfo Griza, mi eble ne tiom multe plendus pri lia reviviĝo.
Ĉiuokaze, tiuj reviviĝoj estas malfacilaj por verki ĝuste, kaj mi vidu, ĉu Erikson daŭre sukcesos esti konvinka. Mondo, kie postmorta sorto estas certa aŭ konebla ne estas nia mondo, kaj verki pri tia mondo ion, kun kio eblas emocie konektiĝi, ja estas defio...