aŭtunido citis La Edda de Snorri Sturluson
... kaj unu lia kruro generis filon kun la alia.
Malkiel Biblio, Edda ja klarigas, kiel oni aranĝis aferojn antaŭ ke oni inventis virinojn.
Mi ne tiom multe legas en esperanto, sed eble mi komentos esperante pri neesperantaj libroj. 😀
El neesperantaj fontoj, ĉiuj citaĵoj estas en mia traduko, se ne estas indikite alie.
Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro
... kaj unu lia kruro generis filon kun la alia.
Malkiel Biblio, Edda ja klarigas, kiel oni aranĝis aferojn antaŭ ke oni inventis virinojn.
Tiam diris la Tria: “Unue tamen estis tiu mondo en la suda parto, kiu nomiĝas Muspell. Ĝi estas hela kaj varma, ĉar tiu regiono brulas kaj flamas, ĝi estas ankaŭ nealirebla por tiuj, kiuj tie estas fremdaj kaj ne havas tie praloĝon. Tiu estas nomita Surt, kiu tie sidas sur landolimo por defendo kaj tenas flamantan glavon. Je la finiĝo de la mondo li iros al batalo kaj venkos ĉiujn diojn kaj detruos la tutan mondon per fajro. [...]"
La sibilo de Voluspa tutcerte antaŭdiras la tutmondan varmiĝon, kvankam tiu parto pri formanĝita de iu lupego suno restas malklara por mi. Fuŝita geoinĝenierado, eble.
Hvergelmir, ‘la muĝanta kaldrono’, el hver, kaldrono (ĉi tie fontego), kaj gelmir, muĝanto.
Unu kaldrono muĝas hver!
La Alta respondis: “Kiel estas dirite en Voluspa:
En la prao de l´ tempo nenio sin trovis, nek sablo nek maro nek la ondoj fridaj; tero ne sin trovis nek la alta ĉielo...
Kion trovis la tero se ne sin?
Estas io pri skandinavaj lingvoj, kio tentas tradukistojn meti “ne” en malĝustan lokon. Mi rimarkadis tion multe en tradukoj el la sveda. Antaŭ komenci ĉi-legadon, mi fakte demandis min, ĉu mi vidos tian misuzon ankaŭ en elislandigo, kaj jen, vidu. Nu, ĉi tio almenaŭ estas poeziaĵo, kaj do pli pardonebla.
Tiam li demandis pri la nomo de ilia suvereno. Tiu respondis, kiu lin enkondukis, ke tiu sidanta sur la plej malalta trono estas reĝo kaj nomiĝas la Alta, sed tiu tuj pli supre nomiĝas l´Egale-Alta*, sed ke tiu plej supre nomiĝas la Tria.
Mi scivolas, kial tia strukturo de la frazo. “Tiu, kiu lin enkondukis, respondis...” sonus pli nature por mi. Bedaŭrinde mi ne scias la islandan.
En la rusa traduko estas io kiel “la alveninta lin respondis”, kaj ĝi ankaŭ ne uzas “sed” kiel kunigilon por la sekvaj subfrazoj.
Li estis tiel belaspekta, kiam li venis inter aliajn homojn, kiel estas ebono inkrustita en kverkon. Liaj haroj estis pli belaj ol oro. [..]. Ŝi estis la plej bela el virinoj, Ŝiaj haroj estis kiel oro.
Ĉu ne iom tro da obsedo pri metalaj haroj?
La mondo estis dividita en tri regionojn. De sudo al okcidento kaj supren al la Mediteraneo, ĉi tiu parto estis nomita Afriko. La suda parto de tiu sekcio estas varmega, tiel ke ĝi brulas pro la suno. La dua parto de okcidento al nordo kaj supren al la maro, ĉi tiu estas nomita Eŭropo aŭ Enea. Tie la norda parto estas tiom malvarma, ke ne kreskas tie herbo kaj ne eblas tie loĝado. De nordo kaj tra la orientaj regionoj tute ĝis la sudo, tio estas nomita Azio. En tiu parto de la mondo ĉio estas gloro kaj belo kaj abundas tie produktoj de la tero, oro kaj juveloj. Tie estas ankaŭ la mezo de la mondo. Kaj kiel estas pli bela tie la tero kaj pli bona en ĉiuj rilatoj ol en aliaj lokoj, tiel ankaŭ estas plej honorataj la homoj tie per ĉiaj bonaĵoj, saĝo kaj forto, belo kaj ĉiaj lertoj.
Jes, skitoj – ni! Jes, azianoj – ni... 😌
The sea, too, teemed with fish but they also seemed to be waiting. They swam in brilliant shoals, like rains of glittering dust, throughout the greenstone depths — hapuku, manga, kahawai, tamure, moki and warehou — herded by shark or mango ururoa. Sometimes from far off a white shape would be seen flying through the sea but it would only be the serene flight of the tarawhai, the stingray with the spike on its tail.
Kiel @persikoreplum dirus, fiŝoj, fiŝoj kaj fiŝoj.
Tiu ĉi estas freŝdate publikigita libro, kiu donas superrigardon de la ideoj, popularaj lastatempe en Silicia Valo: efika altruismo, longdaŭrismo, teĥnologia singulareco, konformigo de AI, kaj similaj. Por mi ĝi estis tre interesa, ĉar ordinare mi ne multe atentas, kion niaj karaj miliarduloj kredas kaj deklamas, do mi neniam aŭdis pri la plejparto de la priskribita en la libro frenezaĵaro.
La libro faras bonan laboron, montrante, kiel religieca kaj eĉ kulteca la tuta idearo estas: ekde la rusa kosmismo de Vernadskij ĝis la nuna teĥno-optimismo de Andreessen ĝi restas laŭlitere “ni iros ĉielen, vivos eterne kaj la mortintoj renaskiĝos”. Kun ĉiuj la samaj motivoj: la imagata problemo estas la problemo, de kies solvo eterna bonfarto de nekalkulebla nombro de animoj dependas, do por solvi ĝin neniu ofero estas tro granda, kaj kompare al neniu fakte ekzistanta problemo meritas atenton.
La aŭtoro ankaŭ prezentas tre pesimisman vidpunkton pri perspektivoj de kosma …

La aŭtoro ankaŭ prezentas tre pesimisman vidpunkton pri perspektivoj de kosma koloniado, kun kiu mi mem lastatempe emas konsenti: tia koloniado postulas solvadon de granda nombro de treege malfacilaj problemoj, kaj teĥnologiaj kaj sociaj. Por neniu el tiuj problemoj ni havas praktike realigeblan solvon nun, kaj prenita kune, la tuta problemaro povas montriĝi simple neniam solvebla.
Mi trafis mencion de tiu ĉi libro ie ĉe lemmy, kaj ĝia priskribo fare de ĵus leginto ŝajnis al mi interesa, do mi decidis provi ĝin. Mi legis nenion de Ursula Vernon (T. Kingfisher estas ŝia plumnomo). Mi ŝatis ŝian verkstilon, do mi planas provi ŝiajn aliajn librojn estonte.
Estis agrabla surprizo por mi malkovri, ke tiu ĉi libro estas fakte bazita sur La blankaj homoj de Arthur Machen. Sed tio estis ankaŭ iom da elreviĝo. Kiel memstara verko ĝi estas sufiĉe engaĝiga, mi ne plendus. Kiel daŭrigo de la rakonto de Machen... Machen estas pli subtila. Li ĉiam preferis aludi ol montri, kaj en La blankaj homoj li superas sin mem, do ĉe la fino mi tute ne scias, ĉu io supernatura vere okazis. Nu, Ambrose diras, ke jes, la knabino bedaŭrinde havis pli ol nur imagpovon; sed tio estas kion homo kiel Ambrose dirus, la ulo estas konvinkita …
Mi trafis mencion de tiu ĉi libro ie ĉe lemmy, kaj ĝia priskribo fare de ĵus leginto ŝajnis al mi interesa, do mi decidis provi ĝin. Mi legis nenion de Ursula Vernon (T. Kingfisher estas ŝia plumnomo). Mi ŝatis ŝian verkstilon, do mi planas provi ŝiajn aliajn librojn estonte.
Estis agrabla surprizo por mi malkovri, ke tiu ĉi libro estas fakte bazita sur La blankaj homoj de Arthur Machen. Sed tio estis ankaŭ iom da elreviĝo. Kiel memstara verko ĝi estas sufiĉe engaĝiga, mi ne plendus. Kiel daŭrigo de la rakonto de Machen... Machen estas pli subtila. Li ĉiam preferis aludi ol montri, kaj en La blankaj homoj li superas sin mem, do ĉe la fino mi tute ne scias, ĉu io supernatura vere okazis. Nu, Ambrose diras, ke jes, la knabino bedaŭrinde havis pli ol nur imagpovon; sed tio estas kion homo kiel Ambrose dirus, la ulo estas konvinkita pri siaj teorioj. Ĉi tie, la lastaj ĉapitroj de la libro estas multe pli konkretaj, oni ne povus interpreti diversmaniere, kio okazis. Sed mi ja ĝuis la libron.