Esperante: «La unuopulo estus libera ĉar ri konsentas la rilatojn kiujn ri establas kun aliaj. Sed tio ververe estas pura iluzio, la iluzio de libera volo. Kiel psikanalizistoj, ni scias ke konsento tute ne estas garantio de libereco. Tute male; la rilatoj de submetado kaj subpremo estas neeviteble bazitaj sur konsento. De psikanaliza perspektivo, la "vola sklaveco" kiun La Boétie analizas ne enhavas ion de "vola" (kvankam ni konfirmas la konkludojn de tiu brila libro, verkita pli ol tri cent jaroj antaŭ Freud): ĝi estas, fakte, "ne-vola" submetado, laŭ la senco ke konsento de la subpremato ne estas bazita sur la volo. La volo fakte laboras je konscia nivelo, dume la konsento estas preskaŭ nekonscia. Tiel la fakto ke unuopulo sin taksas "libera" ĉar ri establas konsciajn rilatojn kun aliulo, signifas nenion pri ria efektiva libereco.»
Tiun peceton de la libro mi ŝategas. Ne nur tio instigas min al …