Profilo

Pare

Pare@libroj.org

Aliĝis je antaŭ 2 jaroj

Esperantisto, sed... honeste mi pli ofte legas librojn itale.

Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro

Libroj de Pare

Legocelo por 2025

16%-e kompleta! Pare legis 2 el 12 libroj.

La più recondita memoria degli uomini (Paperback, Italiano language, E/O) Neniu takso

En tiu libro (paĝo 46 de la itala eldono), persono diras "Homoj volas ke libro traktu pri io. La vero [..]. estas ke nur la aĉaj, malbonaj aŭ banalaj libroj parolas pri io".

Tiu libro parolas pri la rilato inter la vivado kaj la verkado, pri la rolo de la afrika literaturo ene de la eŭropa. Temas pri interesaj aferoj, sed...

...mi ne ŝatas la skribkvalito. La teksto enhavas tro da frapfrazojn, tro da artifikojn por logi la leganton, kiuj nenion aldonas; tro da fragmentojn kiujn verŝajne oni enŝovis pro ke homoj citu ilin, sed fakte neniel kontribuas al la etozo, al la rakonto, al la plezuro legi la libron. Laŭ mia nuna sento, ĝi estas tro allogece artefarita.

Ĉe paĝo 108, mi haltas legi. Aliaj libroj min atendas.

PS: la titolo de tiu libro devenas de verko fare de Roberto Bolaño. Tentas min legi libron verkitan de tiu …

La più recondita memoria degli uomini (Paperback, Italiano language, E/O) Neniu takso

Eva Touré non scattava foto per Instagram. Tutto andava storto, tanto che tagliammo corto alla serata. Béatrice, prima di andarsene con un Uber, [...]

La più recondita memoria degli uomini de , (Paĝo 89)

Esperante: "Eva Touré ne fotografis por Instagram. Ĉiu fiaskis, tiom ke ni tuj ĉesigis la vesperon. Béatrice, antaŭ eliri per Uber, [...]"

Oni ne nur jam trovas plastikon en la freŝdataj rokoj... oni trovas firmonomojn en la nuntempa literaturo. Du en du linioj! Bedaŭrinde plastiko dum jarcentoj poluos la mondon. Aliflanke, tia literaturo ne daŭros.

La più recondita memoria degli uomini (Paperback, Italiano language, E/O) Neniu takso

  • [...]Non si può viviere l'istante e scriverlo nello stesso momento.
  • Certo che si può. [...]
  • Ecco il tuo errore. Ecco l'errore di tutti quelli come te. [...] Gli scrittori, e ne ho conosciuti parecchi, sono sempre stati tra gli amanti più mediocri che mi sia capitato di incontrare. E sai perché? Perché mentre fanno l'amore pensano già alla scena che quell'esperienza diventerà. [...]

La più recondita memoria degli uomini de , (Paĝo 32)

Esperante: - [...]Oni ne povas vivi la momenton kaj samtempe ĝin skribi. - Jes ja, oni povas. [..]. - Jen via eraro. Jen la eraro de ĉiuj la homoj tia kia vi. [..]. La verkistoj, kaj mi konis multe da ili, ĉiam estis la plej malaltvaloraj el la amorantoj kiujn mi okaze renkontis. Ĉu vi konas la kialon? Ĉar dum ili amoras, ili jam pensas la scenon kiu la travivaĵo iĝos. [...]

Ĉu ankaŭ legi kaj recenzi librojn estas same? Ĉu oni ne plene vivas la legadon de libro aŭ la spektadon de teatraĵo... ktp, kiam oni jam decidis recenzi tiujn? Interesa temo!

avatar for Pare Pare diskonigis
Space Invaders (Paperback, Italiano language, 2020, Edicola) 5 steloj

Ormai adulti e dispersi nelle proprie vite, un gruppo di amici d'infanzia è ossessionato dai …

Ni ne scias ĉu ĝi estas sonĝo ĉu memoro

5 steloj

Malgranda sed intensa libreto. Per sonĝa, superreala etoso, oni eniras en la memoroj de nunaj plenkreskuloj, kiuj estis infanoj dum la argentina diktaturo. Kion ili komprenis, kiel ili vivis, kion ili vidis, kiel ili travivis la traŭmon. Kelkaj estis spionoj, kelkaj aktivuloj, konscie aŭ ne.

Sonĝoj ne timigas tiom kiom memoroj, kaj tiu libro nin akompanas per sonĝoj. Se vi trovas tradukon de tiu libro, legu ĝin!

Cerba Fetiĉo (GraphicNovel, Esperanto language, Hipersomnia Publishing House) 4 steloj

Ironia eseo en bildstrioj pri (am)rilatoi

4 steloj

Amuza rakonto en bildstrioj.

Mi devas konfesi ke mi ne ŝatas instrucelajn librojn, kiuj pretendas liveri instrukciojn por bone vivi, por sukcesi, ktp... Kaj parte, tiu libro estas tia libro. Mi aparte ne amas la teorio laŭ kiu oni povas "solvi konfliktojn". Mi pensas ke konfliktojn oni povas vivi, transformi; ili povas instigi al kreemo. Sed preskaŭ neniam oni povas solvi ilin. Plue, mi taksas naiva la ideon ke ju pli oni malproksimiĝas des pli oni instigas al interesiĝo.

Tamen, eĉ se la libro tro serioze sin prezentas citante Persepolis kaj Maus, ĝi estas bonkvalita, ritmohava, sufiĉe ekvilibra kaj ne tro pretendema.

Legu ĝin! Ĝi estas amuza!

avatar for Pare Pare diskonigis

recenzis La fera kalkanumo de Jack London

La fera kalkanumo (esperanto language) 5 steloj

traduko de Georgo Saville

Ja leginda romano

Neniu takso

Temas pri la sola romano de Jack London iam tradukita al esperanto, en 1930, kaj ne temas pri la plej malgrava el liaj romanoj, male. La traduko estas bona, mi ne notis tajperarojn, kaj farita de Georgo Saville, tiama usona esperantisto, kiu 19 jaraĝe ekkonis Jack London, kiam ili kune estis membroj de Socialista Partio en Oakland. Mi legis ĝin antaŭ kelkaj jaroj kaj estis jam leginta ĝin en la franca kaj en la angla, sed tiu romano denove kaptis min en esperanto. (Mi ankaŭ havas la finnlingvan version, sed ĉi tiu lasta verŝajne nur restos kiel ornamaĵo en miaj librobretoj... :))) Nu, tiu libro estas kompreneble elĉerpita en ĉiuj libroservoj, sed se vi vidos ĝin en kluba biblioteko aŭ vendata kiel brokantaĵo, ne hezitu, pruntu ĝin aŭ aĉetu ĝin.

citis Space Invaders de Nona Fernández

Space Invaders (Paperback, Italiano language, 2020, Edicola) 5 steloj

Ormai adulti e dispersi nelle proprie vite, un gruppo di amici d'infanzia è ossessionato dai …

Non sappiamo se si tratta di un sogno o di un ricordo. A tratti crediamo che sia un ricordo che si insinua tra i sogni [...]. Potrebbe essere una scena già vissuta, da noi o da altri. Potrebbe essere una rappresentazione o persino un'invenzione, ma mentre ci pensiamo crediamo che sia solo un sogno che si è via via trasformato in ricordo [...] e la verità è che ora questo è poco importante.

Space Invaders de , (Paĝo 50)

Esperante: "Ni ne scias ĉu ĝi estas sonĝo ĉu memoro. Pomomente ni kredas ke tio estas memoro kiu enŝoviĝas inter sonĝoj [...]. Ĝi povus esti sceno jam travivita, de ni aŭ de aliuloj. Ĝi povus esti prezentado, eĉ elpensaĵo, sed dum ni ĝin pensas, ni kredas ke ĝi nur estas sonĝo kiu laŭgrade iĝis memoro [..]. kaj la vero estas ke nun tio malmulte gravas."