Recenzoj kaj komentoj

Neil

bpeel@libroj.org

Aliĝis je antaŭ 3 jaroj

Mi parolas esperanton ekde la jaro 2000. Mi ne multe legas en esperanto sed lastatempe mi klopodas korekti tiun mankon.

Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro

Sava la Savontino (Paperback, Esperanto language, 1999, Belloprint) 2 steloj

Sava la prelegonto

2 steloj

Mi aĉetis ĉi tiun libron ĉar mi serĉis ion por legi ĉe Originala Literaturo Esperanta kaj mi trovis recenzon pri ĝi. La recenzinto kritikis la libron pro troa politika korekteco kaj ial tio scivoligis min. Honeste leginte ĝin mi ne vere vidas la politikan korektecon, sed eble mi venas de alia politika starpunkto ol li.

La libro estas fikcia romano, sed ĝi ne vere sekvas la tradiciajn manierojn de rakontado por interesigi la leganton. Anstataŭe la intrigo estas nur tre simpla kadro por povi prezenti la ideojn kaj kredojn de la aŭtoro. La intrigo iras pli-malpli rekte de A ĝis B kaj la roluloj preskaŭ neniam renkontas obstaklojn aŭ surprizojn por fari la rakonton interesa. Fakte, granda parto de la libro simple estas detala priskribo de serio de prelegoj faritaj de Sava, la ĉefrolulo de la titolo, do oni kelkfoje havas la impreson ke oni legas manlibron.

Estas klare ke …

Ĉiuj super herooj (GraphicNovel, Esperanto language, 2021, Espéranto France) 2 steloj

Ĉeesto de rifuĝinta familio disigas la urbeton de niaj superherooj. Kelkaj asertas ke. Aliaj klarigas …

Bela libro sed tro da tajperaroj

2 steloj

Mi donas 2 stelojn ĉefe pro la esperanta versio kaj ne nepre pro la rakonto mem. Mi aĉetis ĉi tiun libron dum franca kongreso pro kaprico ĉar ĝi estas belaspekta. Tamen post kiam mi legis ĝin mi jam bedaŭris. Estas vere domaĝe ĉar devus esti multe da laboro traduki kaj prepari la esperantan version de la libro, sed fine estas tro da tajperaroj kaj strangaj francecaj tradukeroj kiuj malhelpas la legadon. Jam la titolo ŝajnas al mi laŭvorta traduko de la franca titolo kiu ne vere havas sencon en esperanto. En esperanto ne eblas distingi inter «tous les super-héros» kaj «tous super-héros» sen aldoni verbon, do «ĉiuj super herooj» ŝajnas kvazaŭ ĝi estos listo de ĉiuj konataj superherooj, kaj ne ke ĉiuj estas superherooj. Mi kopiis la priskribon sur la dorso al BookWyrm kaj vi povas vidi ke ĝi estas plena je tajperaroj. Estas frazo kiu ne finiĝas, «sniaj», «fultbalan» …

recenzis Amo, tuso kaj forpaso

Amo, tuso kaj forpaso (Paperback, Esperanto language, 2022, Kava-Pech) 3 steloj

Homoj kaj kovimo. Homoj kun kovimo. Homoj kontraŭ kovimo. Aŭtoroj, tradukistoj, ĵurianoj, redaktantoj kaj organizantoj …

Kelkaj bonegaj verkoj, kaj kelkaj malpli bonaj

3 steloj

Mi mendis ĉi tiun libron ĉar mi aŭskultis la venkintan novelon ĉe la podkasto de Bobelarto kaj ĝi tiom plaĉis al mi ke mi volis legi la aliajn rakontojn. Kiam mi unue aŭdis pri la konkurso de INK mi devas diri ke la elektita temo pri kovimo ne multe inspiris min. La pandemio estas en la tro proksima historio aŭ vere ankoraŭ okazas, kaj ĝi estas deprima temo kun pensoj pri malsano kaj morto. Mi jam aŭdis sufiĉe pri ĝi dum la lastaj jaroj kaj preferus legi pri alia temo. Eble post jardeko la libro estos interesa kiel historia atesto pri la spertoj de individuaj esperantistoj de la epoko, sed ĝuste nun estas tro frue laŭ mi.

Mi pensas ke la gajninta rakonto de Jorge Rafael Nogueras estis plaĉa ĝuste ĉar ĝi evitis la evidentajn kaj malfeliĉajn flankojn de la temo kaj anstataŭe estas ĉarma rakonto pri amo kun amuza …