Neil finlegis 𐑞 𐑦𐑥𐑐𐑹𐑑𐑩𐑯𐑕 𐑝 𐑚𐑰𐑦𐑙 𐑻𐑯𐑩𐑕𐑑 de Oscar Wilde
Ĉi tiu libro temas pri transliterumo de la fama teatraĵo de Oscar Wilde al la ŝava alfabeto, ankoraŭ en la angla lingvo. Mi ĉefe legis ĝin por ekzerci min pri legado en la ŝava. Mi jam konis la rakonton ĉar mi iam spektis la registraĵon de esperanta traduko de la spektaklo. Je iu momento la Esperanto-Asocio de Britio fordonis ekzemplerojn de ĝi sur kasedoj de la formato Betamax ĉar preskaŭ neniu plu havas aparaton por legi tion. Mi patro, estante tia homo, ial havis tian aparaton je tiu epoko kaj ni sukcesis spekti ĝin. Do fine estis bone povi legi la originalan tekston, kvankam per alia alfabeto.
Mi trovas ke ĝi estas tre taŭga rakonto por la ŝava alfabeto, ĉar la “norma” literumado uzas la akĉenton received pronunciation. Tio estas tre burĝa, elita akĉento kiu nuntempe estas eksmoda, sed ĝi iel ŝajnas tre taŭga por la altklasaj roluloj …
Ĉi tiu libro temas pri transliterumo de la fama teatraĵo de Oscar Wilde al la ŝava alfabeto, ankoraŭ en la angla lingvo. Mi ĉefe legis ĝin por ekzerci min pri legado en la ŝava. Mi jam konis la rakonton ĉar mi iam spektis la registraĵon de esperanta traduko de la spektaklo. Je iu momento la Esperanto-Asocio de Britio fordonis ekzemplerojn de ĝi sur kasedoj de la formato Betamax ĉar preskaŭ neniu plu havas aparaton por legi tion. Mi patro, estante tia homo, ial havis tian aparaton je tiu epoko kaj ni sukcesis spekti ĝin. Do fine estis bone povi legi la originalan tekston, kvankam per alia alfabeto.
Mi trovas ke ĝi estas tre taŭga rakonto por la ŝava alfabeto, ĉar la “norma” literumado uzas la akĉenton received pronunciation. Tio estas tre burĝa, elita akĉento kiu nuntempe estas eksmoda, sed ĝi iel ŝajnas tre taŭga por la altklasaj roluloj de la rakonto.
Mi trovis la teatraĵon amuza kaj ŝajnas al mi ke la humuro sufiĉe bone travivis al la nuna epoko. Tamen la verkado kelkfoje ŝajnas tro facila, ekzemple pro tio ke la rakonto dependas de multaj tute nekredeblaj koincidoj. Kelkfoje la homoj tro ripetas sin. Ekzemple, estas 2 amrilatoj kiuj ekestas samtempe, kaj ofte estas linioj kiel “A: mi amas vin B. B: kaj mi amas vin A. C: mi amas vin D. D: kaj mi amas vin C”. Eble en vera spektaklo kun aktoroj tio pli bone funkcias. Aŭ eble ankaŭ la problemo estas ke per la ŝava alfabeto mi legis malpli rapide kaj tio fuŝas la ritmon. Mi tamen lastatempe spektis ankaŭ produktaĵon de franca traduko de la teatraĵo per DVD de la biblioteko, kaj mi rimarkis ke ili fortranĉis multe de la pli tedaj partoj de la teksto. Mi pensas ke tio estas bona ideo kaj helpas la rakonton.
Do resume, ĝi ja estas leginda amuzaĵo kaj la ŝava versio estas tre bona. Mi rekomendas spekti aŭ aŭskulti ankaŭ la esperantan tradukon.