@Mariska Do... ĉu laŭ vi la "rekta metodo" bone funkcias? Ĉu vi konsilus la libron al komencanto? ĉu al progresanto?
Profilo
Esperantisto, sed... honeste mi pli ofte legas librojn itale.
Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro
Libroj de Pare
Legocelo por 2025
16%-e kompleta! Pare legis 2 el 12 libroj.
Aktiveco de la uzanto
Fluo de RSS Reen
Pare citis Ritorno dall'universo de Stanisław Lem
Meglio così, pensai. [...] Ma come funzionava? Non è il caso di interessarsi di certe cose; la maggior parte delle persone sfrutta la propria civiltà tecnologica senza conoscerla.
— Ritorno dall'universo de Stanisław Lem, Pier Francesco Poli, Francesco M. Cataluccio (Paĝo 78 - 79)
Esperante: "Plej bone tiel, mi pensis. [..]. Sed, kiel ĝi funkciis? Ne indas interesi pri iuj aferoj; la plejparto de la homoj ekspluatas sian teknologian civilizacio sen ĝin koni."
Jes, mi identiĝas kun ĉi ĉefrolulo; kiu scivolas kiel aferoj funkcias; kiu ne simple konformiĝas al la mondo... Resonas la vortoj de alia libro kiun mi legas nun: Tecnologie conviviali. Mi devus serĉi kaj kompari citaĵojn inter la du libroj...
Pare citis Space Invaders de Nona Fernández
State zitti, sta arrivando il professore di matematica. [...] Professore, prima di cominciare, vorremmo farle una domanda. [...] Cosa significa mettersi in politica. [...] Silenzio. Fa passare un po' di tempo prima di rispondere. [...] Ragazzi, risponde il professore, questa è la lezione di matematica, a scuola si viene per studiare, non per parlare di sciocchezze.
— Space Invaders de Nona Fernández, Rocco D'Alessandro (Paĝo 58)
Eo: "Silentu, alvenas la profesoro de matematiko. [..]. Profesoro, antaŭ komenci, ni volus demandi ion. [..]. Kio signifas politiki. [..]. Silento. Li pasigas iom da tempo antaŭ respondi. [..]. Knajboj, respondas la profesoro, tiu estas matematika leciono, en la lernejon oni venas por studi, ne por paroli pri stultaĵoj."
Ni zorgu por ke tiuj tempoj ne plu revenu.
Pare citis Ritorno dall'universo de Stanisław Lem
Sapevo benissimo che le apparecchiature [...]. Non era certo piacevole: come se qualcuno seguisse in continuazione i miei movimenti.
— Ritorno dall'universo de Stanisław Lem, Pier Francesco Poli, Francesco M. Cataluccio (Paĝo 14)
Eo: "Mi bonege sciis ke la aparataroj [...]. Tiun tute certe mi ne plaĉis: kvazaŭ iu sekvus senĉese mian moviĝon."
Ĉu nun oni malŝatas havi ion kio sekvas ĉiujn siajn movojn? Por la ĉefrolulo de tiu libro, esti sekvata de iu aŭ de io, tute ne estas plaĉa afero. Li troviĝas en ia estonto, kaj devas alkutimiĝi al maŝinoj kiuj kelkmaniere agas tiel ke li sin sentas ne libera. Por multege da homoj tiu estonto jam estas.
Pare komencis legi Space Invaders de Nona Fernández
Pare komencis legi Ritorno dall'universo de Stanisław Lem
Pare volas legi Space Invaders de Nona Fernández
Oni pruntedonis tiun ĉi libron al mi... sed mi perdis ĝin, kune kun mia memorlibreto! Tre ĝentila homo trovis ambaŭ la libron kaj mian memorlibreton, trovis mian retpoŝtadreson en la memorlibreto, skribis al mi... do mi denove ricevis ambaŭ ilin kvasaŭ donace 😃 Tiu ĝentilega homo ankaŭ diris al mi ke, dumtempe, ri legis, kaj vere ŝatis la libron! Nun mia vico. Mi devas legi ĝin!
Pare volas legi Lezioni americane de Italo Calvino

Lezioni americane de Italo Calvino
Six Memos for the Next Millennium (Italian: Lezioni americane. Sei proposte per il prossimo millennio) is a book based on …
Oni jam sugestis al mi libron. Ĝia itala titolo estas Sul filo del tempo de Marge Piercy. Sed tute ne facilos trovi ekzempleron!
Pare volas legi Ritorno dall'universo de Stanisław Lem
Mi aĉetis tiun libron hodiaŭ, ĉar mi ŝatis Solaris kaj mi deziras legi ion de la sama verkisto. Mi legos ĝin itale... ankoraŭ ne estas esperantan tradukon, ĉu?
Fakte mi dezirus trovi utopiajn novelojn... ne nur malutopiajn aŭ postapokalipsajn. Mi bezonus materialo por helpi la pensado pri pli bona socio... mi pensas pri Anarres de Ursula K. LeGuin aŭ la originala esperanta verko Libazar' kaj Tero... sed mi bezonus aliajn por pridiskuti kune!
Pare recenzis Solaris de Stanisław Lem
Ĉu homoj sin rekonas kiam sin vidas tra spegulo?
4 steloj
Interesa libro, kiu instigas nin mediti pri la deziroj kaj la konscio pri siaj celoj de la homaro...aŭ pli precize de iĉaj homoj. Ne estas inaj roloj en tiu romano, nur estas iĉaj memoroj, iĉaj bedaŭroj, iĉaj projekciaĵoj. Inoj nur estas imagoj en iĉaj kliŝaj speguloj. La malhoma planedo ne komprenas homajn rilatojn. Sed la ĉefrolulo mem naive vivas siajn rilatojn, kaj kapablas nur iomete iĝi pli konscia. Estas homoj kiuj rigardas en spegulo kaj ekmiras pri tiu nova mondo, kaj homoj kiuj rekonas tion kiel simpla spegula bildo. Tiuj povas miri la spegulon, kaj eblas kompreni. Ĉu la ĉefrolulo de tiu romano kapablos evolui? Ĉu la leganto identiĝos kun la alveninto ĉu kun la Rato? Legu kaj provu!
Pare komencis legi Cerba Fetiĉo de Kinga Korska
Sama tradukisto kiel Solaris. Sed malsama longeco :-)
Pare finlegis Fahrenheit 451 de Ray Bradbury
@Tjeri Ie mi legis ke: merdre estus krazo (fandaĵo)? de la du vortoj mere kaj merde. Oni ne sekvis tiun teorion.