Mi legis ĝin en la franca. Mi opinias ĝin ja pli bona ol la fama "Solaris", pli atentokapta per temo pli ligita al niaj nuntempaj sociaj, psikaj kaj homrilataj problemoj. La temo iel similas tiun de "Admirinda nova mondo" (Brave New World) de Aldous Huxley.
Recenzoj kaj komentoj
Emerito, librovoranto, bone konas la lingvon. Mi povas legi librojn en la franca, esperanto, la angla kaj la itala. Kaj fakte mi plej multe legas en la franca.
Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro
Tjeri recenzis Ritorno dall'universo de Stanisław Lem
Tjeri taksis Vivi sur barko: 4 steloj
Vivi sur barko de Eugène de Zilah
La hungardevena franco Eugène de Zilah, instruisto pri filozofio, je la aĝo de 50, decidis ne plu labori en franca …
Tjeri recenzis HEL de Sigurður NORDAL
Peza proza poezio
3 steloj
Temas pri kolekto de ok noveloj tiritaj el la novelaro Fornar ástir (malnovaj amoj), el kiuj "Hel" estas la lasta. Ili rakontas la pensojn, sentojn, kaj filozofiaĵojn de la rakontanto kaj liaj partneroj en pluraj amaferoj. La novelaro estas konsiderata kiel apartenanta al la ĝenro "proza poeziaĵo" aŭ "poezia prozo".
Kiel diras en postparolo la eldonisto, Lina Gabrielli, kiu mem verkis poemojn kaj novelojn en esperanto: "La problemo de la traduko de poezia prozo estas preskaŭ senlima, ĉar oni devas redoni tiun poezian senton. La vortoj devas sonori en la takto de la originalo. Tio ne estas facila (...)"
Do kvankam la lingvo estas ja belforma kaj agrable legiĝas, la devigo trudita de tiu ĝenro estigas foje strangajn kunmetaĵojn kaj frazformojn. Sed ĉu tio ne montras la flekseblecon de la lingvo esperanto?
Unu afero aparte ĝenis min, la tradukinto ofte uzas elizion de la artikolo post la prepozicio "de". Bone, …
Temas pri kolekto de ok noveloj tiritaj el la novelaro Fornar ástir (malnovaj amoj), el kiuj "Hel" estas la lasta. Ili rakontas la pensojn, sentojn, kaj filozofiaĵojn de la rakontanto kaj liaj partneroj en pluraj amaferoj. La novelaro estas konsiderata kiel apartenanta al la ĝenro "proza poeziaĵo" aŭ "poezia prozo".
Kiel diras en postparolo la eldonisto, Lina Gabrielli, kiu mem verkis poemojn kaj novelojn en esperanto: "La problemo de la traduko de poezia prozo estas preskaŭ senlima, ĉar oni devas redoni tiun poezian senton. La vortoj devas sonori en la takto de la originalo. Tio ne estas facila (...)"
Do kvankam la lingvo estas ja belforma kaj agrable legiĝas, la devigo trudita de tiu ĝenro estigas foje strangajn kunmetaĵojn kaj frazformojn. Sed ĉu tio ne montras la flekseblecon de la lingvo esperanto?
Unu afero aparte ĝenis min, la tradukinto ofte uzas elizion de la artikolo post la prepozicio "de". Bone, kial ne? Sed fakte ne cîam, evidente por respekti la takton de la originalo, kaj tio aperas tute stranga, kiam ambaŭ formoj estas uzataj en la sama frazo, eĉ frazparto: ""Ĉiuj pekoj de la tero kaj ĉiuj ĝojoj de l'paradizo" ... Nu, ni nomu tion poezia licenco. Sed laŭ mi, kiam la legado stumblas, la poezio lamas.
Troviĝas ankaŭ kelkaj malmultaj eraroj ("ĝis en la taglumon"), nekonataj "novaj" vortoj ("espekti, ŝtromo") kaj mistajpoj.
Tjeri recenzis Reĝo Ubuo de Alfred Jarry
Recenzo en La Ondo de Esperanto
Tjeri taksis Doktoro Glas: 4 steloj
Doktoro Glas de Hjalmar Söderberg
traduko de Sten Johansson
Tjeri recenzis La fera kalkanumo de Jack London
Ja leginda romano
Temas pri la sola romano de Jack London iam tradukita al esperanto, en 1930, kaj ne temas pri la plej malgrava el liaj romanoj, male. La traduko estas bona, mi ne notis tajperarojn, kaj farita de Georgo Saville, tiama usona esperantisto, kiu 19 jaraĝe ekkonis Jack London, kiam ili kune estis membroj de Socialista Partio en Oakland. Mi legis ĝin antaŭ kelkaj jaroj kaj estis jam leginta ĝin en la franca kaj en la angla, sed tiu romano denove kaptis min en esperanto. (Mi ankaŭ havas la finnlingvan version, sed ĉi tiu lasta verŝajne nur restos kiel ornamaĵo en miaj librobretoj... :))) Nu, tiu libro estas kompreneble elĉerpita en ĉiuj libroservoj, sed se vi vidos ĝin en kluba biblioteko aŭ vendata kiel brokantaĵo, ne hezitu, pruntu ĝin aŭ aĉetu ĝin.
Tjeri taksis La fera kalkanumo: 5 steloj
La fera kalkanumo de Jack London
traduko de Georgo Saville
Tjeri taksis Dudek kvar horoj el la vivo de virino: 5 steloj
Dudek kvar horoj el la vivo de virino de Stefan Zweig
traduko de Detlef Karthaus
Tjeri recenzis Kiel vaglumo de Willem Elsschot
Mallonga novelo
4 steloj
Bela novelo, verkita en 1938, kiu traktas pri rasismo kaj rilatoj inter homoj el malsimilaj kulturoj. Mi tre ŝatis ĝin. La lingvo estas bona, kvankam makulita de kelkaj akrobataĵaj verboj ("algapigintis", ...) kaj eĉ unu barbarismo ("dungiĝata").
Tjeri recenzis 7000 tagoj en Siberio de Karlo Ŝtajner
Interesa brokantaĵo
3 steloj
Tiuj, kiuj jam legis la verkaron de Solĵenicin ne lernos multe en la memoraĵoj de Ŝtajner. Tamen eĉ por ili la libro estas interesa, ĉar temas pri nesoveta malliberulo (li estas kroato Aŭstria civitano), kaj li ofte renkontas nerusojn en la koncentrejoj, laŭ diversaj politikaj fonoj, kaj tio donas apartan koloron al lia rakonto.
Bedaŭrinde, kvankam la lingvo estas ĝenerale bona, la eldono mem estas malbonkvalita, ne nur la paĝoj disiĝas el la libro, sed ili ankaŭ estas plenaj de mistajpoj. Do, akiru ĝin nur kiel brokantaĵon, kiel mi faris...
Tjeri taksis 7000 tagoj en Siberio: 3 steloj
7000 tagoj en Siberio de Karlo Ŝtajner
traduko de Kreŝimir Barkoviĉ
Tjeri recenzis Plena analiza gramatiko de Esperanto de Kálmán Kalocsay
Tjeri taksis Plena ilustrita vortaro de esperanto: 5 steloj
Plena ilustrita vortaro de esperanto
eldono 2020
Tjeri recenzis Faktoj kaj fantazioj de Marjorie Boulton
Nepra
4 steloj
Laŭ sia celo, progresigi progresantojn, la libro estas ja plej trafa, kaj mi rekomendas ĝin al ĉiuj lernantoj de la lingvoj, ekde kiam ili kapablas diri kompletan frazon en esperanto. Ĝi tre utilos al ili, kaj por longa tempo. Tamen, necesas diri, ke ne ĉiuj tekstoj de la libro estas same interesaj.