EO: «Decembro 2a, 1972, Guadalajara Universitato, en Meksiko Juni sen esti revoluciuloj estas eĉ biologia kontraŭdiro… …sed avanci laŭ la pado de l'vivo kaj daŭre esti revoluciuloj en burĝa socio estas malfacile.» La bildstrio montras la prezidenton Salvador Allente parolantan al homoj.
Profilo
Esperantisto, sed... honeste mi pli ofte legas librojn itale.
Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro
Libroj de Pare
Legocelo por 2024
Pare legis 0 el 12 libroj.
Aktiveco de la uzanto
Fluo de RSS Reen
Pare citis Gli anni di Allende de Carlos Reyes
2 dicembre 1972, università di Guadalajara, Messico Essere giovani senza essere rivoluzionari è una contraddizione perfino biologica… …ma avanzare nel cammino della vita e continuare a essere rivoluzionari in una società borghese è difficile.
— Gli anni di Allende de Carlos Reyes, Rodrigo Elgueta (Paĝo 98)
Pare citis Konfuziloj de Przemysław Wierzbowski
faldo / falto
— Konfuziloj de Przemysław Wierzbowski (Paĝo 28)
#Konfuziloj Ĉi foje, la difinoj ne venas de PIV. Tamen, mi enmetis la ligilojn kutimaj…
Pare komencis legi Gli anni di Allende de Carlos Reyes
Pare citis Konfuziloj de Przemysław Wierzbowski
etikedo / etiketo
— Konfuziloj de Przemysław Wierzbowski (Paĝo 26)
Mi ŝatas ĉi tiun konfuzilon! Itale, oni havas nur unu vorton, kun du malsamaj signifoj. Sed tio ne estas tro malfacile parkerigebla, laŭ mi, ĉar oni povas pensi ke "agi etikete" vere estas "agi etik-et-e", ege malgranda formo de "etika ago" 😃
Pare citis Konfuziloj de Przemysław Wierzbowski
deserto / dezerto / diserto / dizerto
— Konfuziloj de Przemysław Wierzbowski (Paĝo 16)
Mi ege ŝatas paĝojn kiuj enhavas kvar vortojn...
Pare komencis legi I vestiti che ami vivono a lungo de Orsola de Castro
Leginte la citaĵon de @lasiepedimore@lore.livellosegreto.it , mi petis al la biblioteka sistemo alvenigi tiun libron. Nun mi ĝin havas, kaj mi devas trovi la tempon por ĝin legi!
Pare citis Konfuziloj de Przemysław Wierzbowski
atenci / atendi / atenti
atenci provi mortigi iun respektendan aŭ detrui ion leĝe garantitan
atendi resti ĝis io okazas aŭ iu alvenas, antaŭvidi ion kiel probablan aŭ devan
atenti teni sian sensojn kaj menson fiksitaj al io; rigardi ion kiel gravan
— Konfuziloj de Przemysław Wierzbowski (Paĝo 6)
Mi revenis al litero A, ĉar iu hodiaŭ parolis pri tro rapida reago. Taŭgas, laŭ mi. tiu ĉi triopo de vortoj 😄
Pare citis Konfuziloj de Przemysław Wierzbowski
damaĝo / domaĝo
damaĝo malprofito kaŭzita al iu per ies agado
domaĝo perdo aŭ difekto, kiun oni volas ne vidi, ne suferi; timo pri bedaŭrindaĵo
— Konfuziloj de Przemysław Wierzbowski (Paĝo 15)
Estas multaj interesaj #konfuziloj en tiu libro, ekantaj per la litero d-o.
Tiu ĉi estas la unua duopo. Ankaŭ la signifoj ne estas tute malsamaj, ambaŭkaze oni parolas pri maldezirataj aferoj. Do vere estas facile konfuzi!
Pare citis Konfuziloj de Przemysław Wierzbowski
bluso / bluzo
bluso 𝅘𝅥𝅰 speco de muziko, precipe kanta, naskita en Usono
bluzo 👗 malstrikta vesto kovranta la superan parton de la korpo kaj tenata de zono ĉe la talio, portata de virinoj, knaboj, maristoj
— Konfuziloj de Przemysław Wierzbowski (Paĝo 11)
Ĉar @fanjo@esperanto.masto.host hodiaŭ menciis bluson.
Pare citis Konfuziloj de Przemysław Wierzbowski
Bonvenon en la mondo de konfuziloj - malicaj vortoj kiuj faras Esperanton iomete malpli facila ol atestas niaj propagandaj broŝuroj [...] Ekzistas en nia lingvo vortoj , kies difinojn mi parkerigis kun granda malfacilo [...] Kompreneble , ĉi tiu verko neniam povas esti centprocente kompleta.
Pro tio Mi skribos multajn miajn aliajn konfuzilojn, Kaj mi ankaŭ instigas vin: skribu la viajn, kun la kradvorto #Konfuziloj .
Baylee komencis legi I vestiti che ami vivono a lungo de Orsola de Castro
I vestiti che ami vivono a lungo de Orsola de Castro
Non abbiamo più spazio per i vestiti che acquistiamo compulsivamente? Siamo curiosi di sapere come possiamo fare la differenza nella …
Pare komencis legi Konfuziloj de Przemysław Wierzbowski
Ne estas facile komenci legi tiun libron sen tuj legi la tutan libron. Sed mi klopodos frandetadi ĉiujn paĝojn, malrapide. Mi jam scias ke mi skribos multajn #Konfuziloj n.
Tobiasz 📚 finlegis Cudowne przegięcie de Jakub Wojtaszczyk
Pare citis Kuru, knabo, kuru de Uri Orlev
La menuo ne ŝanĝiĝis ‒ kolbaso, kvankam ĉi-foje kun dikaj tranĉaĵoj da pano
— Kuru, knabo, kuru de Uri Orlev, Tomasz Chmielik, Amir Naor (Paĝo 13)
Ĉu io aparte interese en tiu ĉi citaĵo? Fakte ne… Sed dum #UK2023, mi kaj amiko longe pripensis pri tiu vorto kaj ni ne trovis ĝin: "tranĉaĵo".