Profilo

Neil

bpeel@libroj.org

Aliĝis je antaŭ 1 jaro

Mi parolas esperanton ekde la jaro 2000. Mi ne multe legas en esperanto sed lastatempe mi klopodas korekti tiun mankon.

Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro

Libroj de Neil

Haltigita legado

recenzis Reĝo Ubuo de Alfred Jarry

Reĝo Ubuo (Paperback, Esperanto language, 2023, Espéranto France) 4 steloj

Reĝo Ubuo estas traduko en Esperanto de la plej fama verko de Alfred Jarry, Ubu …

Haluŝkaĵo

Neniu takso

Mi aĉetis ĉi tiun libron en la franca kongreso. Ĝi estas belaspekta eldono kun bela kovrilo. Bedaŭrinde mi maltrafis la eblon subskribigi ĝin kun la tradukintoj. Mi ne aŭdacas doni takson per steloj al ĝi ĉar honeste mi ne konis la originalan antaŭ ol vidi ke aperis traduko kaj mi nur skize konas la rakonton de Makbeto. Tial mia recenzo ne valoras multe kaj mi lasos al pli kulturita homo fari veran recenzon.

La rakonto estas vere absurdaĵo. Mi dirus ke ĝi estas influita de Monty Python and the Holy Grail se ĝi ne estus verkita preskaŭ 80 jarojn antaŭ tio. La humuro plejparte verŝajne estas ke oni multe mokas Paĉjon Ubu pro liaj stulteco kaj manĝobsedo. Mi bone ridis kvankam mi verŝajne ne komprenis ĉion. Se ankaŭ estas sociaj komentoj mi verŝajne komprenis nek ilin.

La traduko ŝajnas tre bona. Devas esti tre malfacile traduki ĉi tiun verkon ĉar …

recenzis Ĉu li venis trakosme? de Johán Valano

Ĉu li venis trakosme? (Paperback, Esperanto language, 1980, La Laguna) 3 steloj

Bona distraĵo por sia epoko

3 steloj

Mi legis ĉi tion ĉar ĝi restas sur la bretaro ĉe ni ekde longa tempo ĉar la instruisto de mia kunulo donacis ĝin al ŝi dum ŝia lernado. Aliokaze mi verŝajne ne aparte volus legi ĝin. Mi jam legis alian libron de la ĉu-serio do mi jam sciis kion atendi. La rakonto sufiĉe bone kaptis mian atenton kaj mi ĝuis la legadon. Mi tamen donas al ĝi nur 3 stelojn, unue ĉar mi ne aparte ŝatas la krimromanan ĝenron kaj due ĉar mi pensas ke la libro ne tre bone travivis la maljuniĝon de la 80aj jaroj ĝis la nuna epoko. Verŝajne la ĉu-serio estas tre grava por esperantujo ĉar laŭ mia kompreno la libroj aperis dum epoko kiam mankis nova originala literaturo kaj ili estas senpompaj verkaĵoj ĉefe por la plezuro kaj distriĝo de esperantistoj, kaj ne nur por pruvi ke esperantujo havas altnivelan literaturon al eksteruloj. Mi tamen …

Ĉu li venis trakosme? (Paperback, Esperanto language, 1980, La Laguna) 3 steloj

Mikson el dubo kaj timo elmontris la vizaĝo de Veronika Munzo, kiam ŝi malfermis la pordon. Ne tre granda, ŝi surhavis bluĝinson kaj malhele ruĝan trikaĵon, kies fortikecon du agresemaj mampintoj ŝajne penis kontroli ĝis-ekstreme.

Ĉu li venis trakosme? de  (Paĝo 12)

Ĉu vere necesas mencii la mamojn ĉiufoje kiam aŭtoro prezentas virinan rolulon en libro? Oni devus fari same pri viroj: “la bankisto malfermis la pordon al siaj klientoj. Li portis lozan kompleton sed tio ne sufiĉis por malhelpi liajn grandajn kojonojn krei ŝvelaĵon en lia pantalono”. Tio estus ridinda!