@Budhomo Saluton. Ĉi tiu retejo estas socia reto por paroli pri libroj. Ĝi ne enhavas la paĝojn de libroj. Por legi ilin vi devas simple aĉeti la libron per la normalaj esperantaj libroservoj.
Profilo
Mi parolas esperanton ekde la jaro 2000. Mi ne multe legas en esperanto sed lastatempe mi klopodas korekti tiun mankon.
Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro
Libroj de Neil
Aktiveco de la uzanto
Fluo de RSS Reen
Neil komencis legi Ĉu li venis trakosme? de Johán Valano
Neil recenzis Sur bluaj planedoj de Laure Patas d’Illiers
Bona sciencfikcia frandaĵo
4 steloj
La priskribo de la libro diras ke ĝi tutsimple celas plezurigi nin, kaj pri tio ĝi bone sukcesas. La rakontoj estas tre diversaj. Kelkaj estas simple longa ŝerco kaj la rakonto estas nur por prepari por la fraplinio. Aliaj estas tre pensigaj. Estas multaj komentoj pri la nuna socio kaj klimatŝanĝo, ĝenerale pesismismaj. Ankaŭ estas pluraj rakontoj pri timoj pri artefarita intelekto. Senteblas ke la aŭtoro estas komputilisto ĉar ŝi ŝajne bone konas la temon kaj la nuntempajn manierojn fari AI-ojn. Tio estas bonvena ŝanĝo post tradiciaj sciencfikciaĵoj kun ĉiopovaj robotoj kaj vere senlima intelekto. Ĉiuj rakontoj bone kaptis mian atenton kaj estas bone verkitaj.
Mi rimarkis ke kelkaj estas inspiritaj de aliaj sciencfikcaĵoj, ĉu intence mi ne scias. Ekzemple estas unu rakonto kiu iom similas al la romano Never Let Me Go de Kazuo Ishiguro. Alia pensigis min pri la filmo Predestination.
La mikronovelojn mi ne tre ŝatis, …
La priskribo de la libro diras ke ĝi tutsimple celas plezurigi nin, kaj pri tio ĝi bone sukcesas. La rakontoj estas tre diversaj. Kelkaj estas simple longa ŝerco kaj la rakonto estas nur por prepari por la fraplinio. Aliaj estas tre pensigaj. Estas multaj komentoj pri la nuna socio kaj klimatŝanĝo, ĝenerale pesismismaj. Ankaŭ estas pluraj rakontoj pri timoj pri artefarita intelekto. Senteblas ke la aŭtoro estas komputilisto ĉar ŝi ŝajne bone konas la temon kaj la nuntempajn manierojn fari AI-ojn. Tio estas bonvena ŝanĝo post tradiciaj sciencfikciaĵoj kun ĉiopovaj robotoj kaj vere senlima intelekto. Ĉiuj rakontoj bone kaptis mian atenton kaj estas bone verkitaj.
Mi rimarkis ke kelkaj estas inspiritaj de aliaj sciencfikcaĵoj, ĉu intence mi ne scias. Ekzemple estas unu rakonto kiu iom similas al la romano Never Let Me Go de Kazuo Ishiguro. Alia pensigis min pri la filmo Predestination.
La mikronovelojn mi ne tre ŝatis, sed eble tio estas ĉar mi ne kutimas al tiu formato.
Do, mi rekomendas la libron, kaj aparte rekomendas ĝin al progesintoj kiuj volas legi por pliboniĝi. La rakontoj estas mallongaj kaj sendependaj kaj tial oni ne bezonas tro longe koncentriĝi por bone kompreni.
Neil finlegis Sur bluaj planedoj de Laure Patas d’Illiers
Sur bluaj planedoj de Laure Patas d’Illiers
Kio kaŝiĝas en asteroido enfosiĝinta en glacian grundon? Kial Mila malaperis el la reto? Kiam surteriĝos la nevola kosmoŝipisto? Kia …
Neil citis Sur bluaj planedoj de Laure Patas d’Illiers
Kara leganto, sidiĝu kiel eble plej komforte inter la brakoj de via preferata fotelo, ĉar en la sekvaj paĝoj atendas vin klonoj, artefarita intelekto, serĉado de nova planeda hejmo por la homaro, miskomprenoj jen en interkulturaj interŝanĝoj, jen en niaj rilatoj kun nia nova nenatura medio, diversaj murdoj, eblaj kaj neeblaj amoj, vojaĝsaltoj en la tempo, paradoksoj, klostrofobiecaj tur-urboj, subtile suspektindaj horloĝoj, valizo por ali al mondofino, kaj la tuta sciencfikcieca ko, to kaj po, kiu inkluzivas, kompreneble, sortimenton da eksterteraj vivantaj estaĵoj, kiuj helpos vin kompreni la esencon de via propra homa naturo.
Ĉu “ali” signifas iri per alo / flugilo? Aŭ ĉu tio estas tajperaro?
Neil komencis legi Sur bluaj planedoj de Laure Patas d’Illiers
Sur bluaj planedoj de Laure Patas d’Illiers
Kio kaŝiĝas en asteroido enfosiĝinta en glacian grundon? Kial Mila malaperis el la reto? Kiam surteriĝos la nevola kosmoŝipisto? Kia …
Neil recenzis Bitcoin kaj Esperanto de Daniel Araque Acosta
Mi kovras la orelojn
2 steloj
Mi legis la senpagan PDF-an version de ĉi tiu libro ĉar la aŭtoro rekte sendis ĝin al mi kaj iomete insistis. Ĝi estas mallonga kaj honeste mi legis ĝin rapide kaj ne tute atente.
La libro estas en du partoj. La unua parto estas respondoj al la kutimaj kritikoj de Bitmono kaj la dua parto estas rekta citado de konversacio inter la aŭtoro kaj anonimulo ĉe socia reto kiu kontraŭas uzon de Bitmono. Fakte la anonimulo plejparte parolas pri la samaj kutimaj kritikoj de la unua parto, do la argumentoj iom ripetiĝas. Mi trovas ke la formato jam estas tre negativa kaj preskaŭ agresa, kio ne ŝajnas al mi tre bona maniero konvinki iun pri io ajn. Oni havas la impreson esti en trinkejo kaj iu nekonatulo aperas sen invito por disputi kun vi pri sia preferata temo. Mi pensas ke estus pli konvinke havi iun pozitivan mesaĝon pri kiel …
Mi legis la senpagan PDF-an version de ĉi tiu libro ĉar la aŭtoro rekte sendis ĝin al mi kaj iomete insistis. Ĝi estas mallonga kaj honeste mi legis ĝin rapide kaj ne tute atente.
La libro estas en du partoj. La unua parto estas respondoj al la kutimaj kritikoj de Bitmono kaj la dua parto estas rekta citado de konversacio inter la aŭtoro kaj anonimulo ĉe socia reto kiu kontraŭas uzon de Bitmono. Fakte la anonimulo plejparte parolas pri la samaj kutimaj kritikoj de la unua parto, do la argumentoj iom ripetiĝas. Mi trovas ke la formato jam estas tre negativa kaj preskaŭ agresa, kio ne ŝajnas al mi tre bona maniero konvinki iun pri io ajn. Oni havas la impreson esti en trinkejo kaj iu nekonatulo aperas sen invito por disputi kun vi pri sia preferata temo. Mi pensas ke estus pli konvinke havi iun pozitivan mesaĝon pri kiel Bitmono povus konkrete esti bona por mia vivo aŭ por la homaro ĝenerale, anstataŭ nur defenda debato.
La alia pli unika flanko de ĉi tiu libro estas la komparo inter la esperanta movado kaj la movado por Bitmono. La diskuto ĉefe temas pri kiel oni povas uzi la ekzemplon de esperanto por kompreni kiel antaŭenigi Bitmonon. La komparo estas interesa sed la libro ne tre detaligas la ideon, eble ĉar fine la paraleloj inter la du movadoj havas limon, ĉar la celoj fine estas tute malsamaj.
La libro povus profiti de provlegado aŭ helpo de sperta esperantisto por korekti la lingvajn erarojn. Kompreneble ne multe gravas se estas kelkaj eraroj se almenaŭ la mesaĝo ankoraŭ estas komprenebla. Tamen mi foje renkontis frazojn pri kiuj mi devis vere cerbumi por kompreni la signifon, ekzemple “estas novaĵraportoj la tutan tempon pri bitcoin akiranta hakita”. Nur post kiam mi enmense tradukis la vortojn al la angla mi povis kompreni tion.
Neil komencis legi Bitcoin kaj Esperanto de Daniel Araque Acosta
Neil recenzis Sava la Savontino de Gerard Cool
Sava la prelegonto
2 steloj
Mi aĉetis ĉi tiun libron ĉar mi serĉis ion por legi ĉe Originala Literaturo Esperanta kaj mi trovis recenzon pri ĝi. La recenzinto kritikis la libron pro troa politika korekteco kaj ial tio scivoligis min. Honeste leginte ĝin mi ne vere vidas la politikan korektecon, sed eble mi venas de alia politika starpunkto ol li.
La libro estas fikcia romano, sed ĝi ne vere sekvas la tradiciajn manierojn de rakontado por interesigi la leganton. Anstataŭe la intrigo estas nur tre simpla kadro por povi prezenti la ideojn kaj kredojn de la aŭtoro. La intrigo iras pli-malpli rekte de A ĝis B kaj la roluloj preskaŭ neniam renkontas obstaklojn aŭ surprizojn por fari la rakonton interesa. Fakte, granda parto de la libro simple estas detala priskribo de serio de prelegoj faritaj de Sava, la ĉefrolulo de la titolo, do oni kelkfoje havas la impreson ke oni legas manlibron.
Estas klare ke …
Mi aĉetis ĉi tiun libron ĉar mi serĉis ion por legi ĉe Originala Literaturo Esperanta kaj mi trovis recenzon pri ĝi. La recenzinto kritikis la libron pro troa politika korekteco kaj ial tio scivoligis min. Honeste leginte ĝin mi ne vere vidas la politikan korektecon, sed eble mi venas de alia politika starpunkto ol li.
La libro estas fikcia romano, sed ĝi ne vere sekvas la tradiciajn manierojn de rakontado por interesigi la leganton. Anstataŭe la intrigo estas nur tre simpla kadro por povi prezenti la ideojn kaj kredojn de la aŭtoro. La intrigo iras pli-malpli rekte de A ĝis B kaj la roluloj preskaŭ neniam renkontas obstaklojn aŭ surprizojn por fari la rakonton interesa. Fakte, granda parto de la libro simple estas detala priskribo de serio de prelegoj faritaj de Sava, la ĉefrolulo de la titolo, do oni kelkfoje havas la impreson ke oni legas manlibron.
Estas klare ke la aŭtoro ne tre spertis pri literatura verkado, ĉar estas kelkaj stumblaĵoj dum la legado, ekzemple ke la rakontisto konfuze saltas inter la is-tempo kaj la as-tempo ene de rakonto pri unu okazaĵo. Kiam estas dialogoj estas tre diversaj manieroj skribi ilin, kaj tre ofte la konversacio estas rekte citita ene de la alineo, sed sen citiloj, kaj sekve tio fariĝas nur priskribo de tio kio estis dirita, do kelkfoje estis malfacile malplekti tion kio estas dirata de tio kio estas parto de la rakontado.
Resume la rakonto temas pri Sava kiu estas ia profeto kun kelkaj supernaturaj povoj. Ŝi naskiĝis sur la tero por savi la homaron. Ŝi fondas movadon de «verd-verdaj paculoj» kies ĉefaj politikoj estas esperantismo, vegetarismo, universala baza enspezo kaj sistemo de nedeviga monkontribuo al mondskala bonfara organizo. Miksita en tio estas esoteraj kredoj pri renaskiĝo kaj astrologio kiuj supozeble estas la kredoj de la aŭtoro mem. En la rakonto Sava substrekas ke kredoj je tiuj esoteraj partoj ne nepras por partopreni la movadon kaj ĉiuj religiaj kredoj estas bonvenaj. Mi supozas ke tiu politiko kongruas kun la starpunkto de multaj esperantistoj kaj tial la argumentoj proponitaj en la libro verŝajne estas jam tre konataj. La sekva parto por vere savi la mondon estus povi konvinki pli da homoj konsenti pri tio, sed bedaŭrinde tie la libro ne havas helpan konsilon, kaj efektive Sava simple uzas sian magian povon por konvinki homojn.
Tamen unu politiko kiu eble estas pli tikla estas la prelego pri abortigo. Sava (kaj do la aŭtoro) ne rekte kontraŭas abortigon, sed miksis ĝin kun siaj kredoj pri renaskiĝo kaj diras ke tio estas mortigo de «homa vivo», kiun li/ŝi distingas de mortigo de «homo». Ne estas tute klare al mi kion ŝi/li celis per tiu diferencigo.
La libro ŝajnas kiel ia propra fantazio de la aŭtoro. Ekzemple ke oni povus okazigi simplan prelegon pri esperanto aŭ vegetarismo, kaj ke venus miloj da spektantoj inkluzive de ĵurnalistoj kaj politikistoj. En la priskriboj de la prelegoj la ĉeestantaro estas reprezentita kvazaŭ unu samopinia homamaso kaj Sava ĉiam facile konvinkas ilin per argumentado kaj ili dankas ŝin pro ŝia klereco. Do vera fantazio! Je unu momento la fantazio iĝas seksa fantazio de la aŭtoro kiu estas iom malkomforte legebla. Estas unu rolulo en la rakonto kiu tre klare reprezentas la aŭtoron mem, sed per alia nomo Gardo. Kiam Sava ekhavas 18-monatojn – ŝi grandiĝas dekduoble pli rapide ol normala homo, do je tiu momento ŝi havas la korpon de 18-jaraĝulo – ŝi subite decidas ke ŝi volas unuafoje seksumi, kaj kvazaŭ tute hazarde ŝi elektas la 80-jaraĝan Gardon por tiu unua sperto. Sekvas iom detala priskribo de tiu fantazio de la aŭtoro.
Se la libro do celas esti gvidlibro por savi la mondon, mi trovas ke mankas diskuto pri aliaj gravaj problemoj kiel rasismo kaj aliaj diskriminacioj. La aŭtoro menciis ke estas tre grave por li ke la profeto Sava estu miksrasa virino. Sed poste li preskaŭ neniam parolas pri tio krom por priskribi ŝian ĉokolad-koloran haŭton kaj la formon de ŝiaj okuloj. Tio povus esti konvena kialo por paroli pri rasismo, sed bedaŭrinde tio tute mankas.
La libro komenciĝas per 11-paĝa priskribo de la esperanta gramatiko uzota en la libro. Plejparte tio estas longa pledo por atismo en kiu la aŭtoro preskaŭ mokas la supozatan itisman leganton. Alia parto estas priskribo de la unukategoria sistemo de nomoj de landoj kiu ŝajnas propra inventaĵo de la aŭtoro. Mi trovis tiujn gramatikaĵojn ne tro ŝokaj kaj ili ne malhelpis la legadon. Tamen unu afero ne menciita en tiu priskribo kiu ja iom agacis min estas ke la aŭtoro ŝajne traktas ĉiun homan vorton vira, kaj sisteme aldonas -in kiam temas pri inoj. Ekzemple en la frazo «por tiaj Rondanoj mi bezonas 6 samideaninojn kaj 6 samideanojn» la aŭtoro klare uzas la vorton samideano en nur vira senco. Sekve la aŭtoro uzas la prefikson ge- por neŭtraligi vorton, eĉ singulare. Tio rezultigas surprizajn vortojn kiel gegrupogvidanto.
La libro vere bezonus plian provlegadon ĉar ĝi estas plena je tajperaroj. La aŭtoro mem rakontas en ŝajnintervjuo je la komenco de la libro ke li multe penis pri la «komputarado» kaj tio videblas en la teksto. Ekzemple la provo tranĉi vortojn per streko kiam la linio estas tro longa por enhavi la tutan vorton ofte iel misfunkciis kaj la tranĉita vorto aperas kompleta kun la streko en la sekva linio. La paĝo 140 estas tute sama kopio de la paĝo 139, do ĝi iel presiĝis dufoje.
Do, resume, la libro ne estas tute malbona, sed mi ne rekomendas ĝin, kaj surprizas min ke mi iel sukcesis finlegi ĝin.
Neil finlegis Sava la Savontino de Gerard Cool
Neil volas legi Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári
Mi legas Sava la savontino kaj en tio estas interesa priskribo de Vojaĝo al Kazohinio, do nun mi volas legi ankaŭ tion.
Neil komencis legi Sava la Savontino de Gerard Cool
Mi serĉis ion por legi ĉe Originala Literaturo de Esperanto kaj mi trovis recenzon pri ĉi tiu libro. La recenzinto kritikis la libron pro troa politika korekteco kaj ial tio interesigis min. La libro jam ŝajnas tre stranga do mi ne scias ĉu mi sukcesos fini ĝin, sed mi vidos.
Neil recenzis Ĉiuj super herooj de Jean-Christophe Camus
Bela libro sed tro da tajperaroj
2 steloj
Mi donas 2 stelojn ĉefe pro la esperanta versio kaj ne nepre pro la rakonto mem. Mi aĉetis ĉi tiun libron dum franca kongreso pro kaprico ĉar ĝi estas belaspekta. Tamen post kiam mi legis ĝin mi jam bedaŭris. Estas vere domaĝe ĉar devus esti multe da laboro traduki kaj prepari la esperantan version de la libro, sed fine estas tro da tajperaroj kaj strangaj francecaj tradukeroj kiuj malhelpas la legadon. Jam la titolo ŝajnas al mi laŭvorta traduko de la franca titolo kiu ne vere havas sencon en esperanto. En esperanto ne eblas distingi inter «tous les super-héros» kaj «tous super-héros» sen aldoni verbon, do «ĉiuj super herooj» ŝajnas kvazaŭ ĝi estos listo de ĉiuj konataj superherooj, kaj ne ke ĉiuj estas superherooj. Mi kopiis la priskribon sur la dorso al BookWyrm kaj vi povas vidi ke ĝi estas plena je tajperaroj. Estas frazo kiu ne finiĝas, «sniaj», «fultbalan» …
Mi donas 2 stelojn ĉefe pro la esperanta versio kaj ne nepre pro la rakonto mem. Mi aĉetis ĉi tiun libron dum franca kongreso pro kaprico ĉar ĝi estas belaspekta. Tamen post kiam mi legis ĝin mi jam bedaŭris. Estas vere domaĝe ĉar devus esti multe da laboro traduki kaj prepari la esperantan version de la libro, sed fine estas tro da tajperaroj kaj strangaj francecaj tradukeroj kiuj malhelpas la legadon. Jam la titolo ŝajnas al mi laŭvorta traduko de la franca titolo kiu ne vere havas sencon en esperanto. En esperanto ne eblas distingi inter «tous les super-héros» kaj «tous super-héros» sen aldoni verbon, do «ĉiuj super herooj» ŝajnas kvazaŭ ĝi estos listo de ĉiuj konataj superherooj, kaj ne ke ĉiuj estas superherooj. Mi kopiis la priskribon sur la dorso al BookWyrm kaj vi povas vidi ke ĝi estas plena je tajperaroj. Estas frazo kiu ne finiĝas, «sniaj», «fultbalan» etc. Estas multaj similaj strangaj tajperaroj en la teksto ene de la libro. Ekzemple estas unu persono kiu kelkfoje nomiĝas «Ŭalid» kaj kelkfoje «Walid». En unu parolveziko iu diras «Ha, amuze! li simias al mia kuzo Romin». Mi supozas ke tio devus esti similas. Bone, tio estas nur eta eraro, sed ĝuste en tiu okazo la rezulta vorto estas iom ofenda.
Mi ankaŭ ne vere scias kiujn homojn la libro celas. Mi supozas ke la originalo estas por instrui la gravecon de egaleco kaj solidareco al infanoj. Tamen la traduko kaj la rakonto mem estas tiel francaj ke mi ne vere certas ĉu alilandano povus kompreni ĝin. Do kial traduki ĝin al la internacia lingvo? Ĉu ĝi estas por francaj infanoj kiuj denaske parolas esperanton? Kiom da ili ekzistas? Aŭ ĉu la vera celo simple estas produkti belaspektan libron por havi sur budoj kaj montri al neesperantistoj sen atendi ke iu iam legos ĝin? Eble se tio estas la sola celo ĝi ja estas sukceso.
Neil finlegis Ĉiuj super herooj de Jean-Christophe Camus
Ĉiuj super herooj de Jean-Christophe Camus, Lilian Thuram
Ĉeesto de rifuĝinta familio disigas la urbeton de niaj superherooj. Kelkaj asertas ke. Aliaj klarigas ke nepre necesas helpi suferantojn. …
Neil taksis La sekreto de la arbaro de Lascaux: 4 steloj
La sekreto de la arbaro de Lascaux de Thierry Félix, Philippe Bigotto
Septembron 1940, kvar junuloj malkovris la faman groton de Lascaux.
Laŭ la rekta atesto kaj la aprobo de tiuj ĉi …