Emerito, librovoranto, bone konas la lingvon.
Mi povas legi librojn en la franca, esperanto, la angla kaj la itala.
Kaj fakte mi plej multe legas en la franca.
@kallekn
1. Ni ne deziras militon
2. Nur la alia flanko respondecas pri la milito
3. La malamiko havas la vizaĝon de la diablo
4. Noblan kaŭzon ni defendas kaj ne proprajn interesojn
5. La malamiko konscie kaŭzas kruelaĵojn, niaj misagoj nevole estas faritaj
6. La malamiko uzas malpermesitajn armilojn
7. Ni suferas malmultajn pereojn, tiuj de la malamiko estas egaj
8. La artistoj kaj intelektuloj subtenas nin
9. Nia kaŭzo havas sanktan karakteron
10 Tiuj, kiuj dubas pri nia propagando estas perfiduloj
Bona gvidlibro por pli bone kompreni la rakontojn pri la nunaj militoj
3 steloj
La dek principoj de milita propagando, jam difinitaj de Lord Ponsonby dum la unua mondmilito, estas efike ĝisdatigitaj, klarigitaj, ilustritaj de Anne Morelli historiisto, honora profesoro en la Libera Universitato de Bruselo.
Legante ĝin oni povas konstati, ke de 1914 ĝis la nunaj militoj en Ukrainio kaj Palestino, la rimedoj de milita propagando evoluis, sed ties principoj daŭre validas.
La lingvo estas sufiĉe bona, sed nu ... ne temas pri beletraĵo.
Mi legis ĝin en la franca.
Mi opinias ĝin ja pli bona ol la fama "Solaris", pli atentokapta per temo pli ligita al niaj nuntempaj sociaj, psikaj kaj homrilataj problemoj.
La temo iel similas tiun de "Admirinda nova mondo" (Brave New World) de Aldous Huxley.
el la kolekto "Fornar ástir" (1919), traduko de Wilhelm Theodor Oeste
Peza proza poezio
3 steloj
Temas pri kolekto de ok noveloj tiritaj el la novelaro Fornar ástir (malnovaj amoj), el kiuj "Hel" estas la lasta. Ili rakontas la pensojn, sentojn, kaj filozofiaĵojn de la rakontanto kaj liaj partneroj en pluraj amaferoj.
La novelaro estas konsiderata kiel apartenanta al la ĝenro "proza poeziaĵo" aŭ "poezia prozo".
Kiel diras en postparolo la eldonisto, Lina Gabrielli, kiu mem verkis poemojn kaj novelojn en esperanto:
"La problemo de la traduko de poezia prozo estas preskaŭ senlima, ĉar oni devas redoni tiun poezian senton. La vortoj devas sonori en la takto de la originalo. Tio ne estas facila (...)"
Do kvankam la lingvo estas ja belforma kaj agrable legiĝas, la devigo trudita de tiu ĝenro estigas foje strangajn kunmetaĵojn kaj frazformojn. Sed ĉu tio ne montras la flekseblecon de la lingvo esperanto?
Unu afero aparte ĝenis min, la tradukinto ofte uzas elizion de la artikolo post la prepozicio "de".
Bone, …

Bone, kial ne? Sed fakte ne cîam, evidente por respekti la takton de la originalo, kaj tio aperas tute stranga, kiam ambaŭ formoj estas uzataj en la sama frazo, eĉ frazparto: ""Ĉiuj pekoj de la tero kaj ĉiuj ĝojoj de l'paradizo" ... Nu, ni nomu tion poezia licenco. Sed laŭ mi, kiam la legado stumblas, la poezio lamas.
Troviĝas ankaŭ kelkaj malmultaj eraroj ("ĝis en la taglumon"), nekonataj "novaj" vortoj ("espekti, ŝtromo") kaj mistajpoj.
Temas pri la sola romano de Jack London iam tradukita al esperanto, en 1930, kaj ne temas pri la plej malgrava el liaj romanoj, male. La traduko estas bona, mi ne notis tajperarojn, kaj farita de Georgo Saville, tiama usona esperantisto, kiu 19 jaraĝe ekkonis Jack London, kiam ili kune estis membroj de Socialista Partio en Oakland. Mi legis ĝin antaŭ kelkaj jaroj kaj estis jam leginta ĝin en la franca kaj en la angla, sed tiu romano denove kaptis min en esperanto. (Mi ankaŭ havas la finnlingvan version, sed ĉi tiu lasta verŝajne nur restos kiel ornamaĵo en miaj librobretoj... :)))
Nu, tiu libro estas kompreneble elĉerpita en ĉiuj libroservoj, sed se vi vidos ĝin en kluba biblioteko aŭ vendata kiel brokantaĵo, ne hezitu, pruntu ĝin aŭ aĉetu ĝin.
@Pare
Mi kontrolis la franclingvan version, kaj... jen surprizo, la skribita nombro estas 1001010001000 ! Tio estas 4744... Eble, la mankantaj 256 estas la enspezo de la tradukisto...